domingo, 20 de novembro de 2016

LIVRO “TRANSIÇÃO PLANETÁRIA” (PRIMEIRO CAPÍTULO) // LIBRO “LA PLANEDA TRANSIRO” (UNUA ĈAPITRO)






DITADO PELO ESPÍRITO MANOEL PHILOMENO DE MIRANDA, ATRAVÉS DO MÉDIUM DIVALDO PEREIRA FRANCO // DIKTITA DE LA SPIRITO MANOEL PHILOMENO DE MIRANDA, PERE DE LA MEDIUMO DIVALDO PEREIRA FRANCO

TRADUÇÃO PARA O ESPERANTO DO PRIMEIRO CAPÍTULO, COM AUTORIZAÇÃO DA LEAL - LIVRARIA ESPÍRITA ALVORADA EDITORA (apenas para o primeiro capítulo, em atendimento a solicitação do tradutor)(http://www.mansaodocaminho.com.br/mansao/livraria-leal/) // TRADUKO AL ESPERANTO DE LA UNUA ĈAPITRO, KUN RAJTIGO DE LA ELDONEJO (nur por la unua ĉapitro, en respondo al peto de la tradukanto).

RESUMO DA OBRA // RESUMO DE LA VERKO:

O livro, publicado em 2010, trata da interferência espiritual durante o processo de transição no qual o Planeta Terra se encontra atualmente, analisado sob a ótica espírita. Ele reporta, em forma de narrativa ficcional, inicialmente as ações de grupos de socorro espiritual às vítimas do sismo seguido de um gigante tsunami na Indonésia (Oceano Índico), em 26 de dezembro de 2004, e, em seguida, a preparação das encarnações dos enviados de Alcíone  - planeta-estrela de terceira grandeza, universanos mais elevados que impulsionarão a evolução moral da Humanidade nas próximas gerações.

O primeiro capítulo, aqui traduzido para o Esperanto, foca o diálogo entre dois Espíritos residentes na colônia espiritual Redenção (que se situa no plano astral, próximo à crosta terrestre, entre a cidade de Salvador e a ilha de Itaparica, no estado brasileiro da Bahia), que falam das reminiscências da última encarnação de cada na crosta.
La libro, publikigita en 2010, traktas pri la spiritara interveno dum la procedoj de la transiro, en kiu la planedo Tero troviĝas nuntempe, analizata sub la spiritisma vidpunkto. Ĝi raportas, en formo de fikcia rakonto, komence la agadojn de spiritaj grupoj pri urĝa helpo al la viktimoj de la seismo sekvita de giganta cunamo en Indonezio (Hinda Oceano), en la 26-a de decembro 2004. Poste la libro parolas pri la preparado por la enkarniĝo de senditoj el la 3-magnituda planedo-stelo Alciono, kiel universanoj pli superaj, kiuj impulsos la moralan evoluon de la homaro en la venontaj generacioj.

La unua ĉapitro, tie ĉi tradukita al Esperanto, enfokusigas dialogon inter du Spiritoj loĝantaj en la spirita kolonio Redempto (kiu situas en la astrala mondo, proksime de la tera krusto, super inter la urbo Salvadoro kaj la insulo Itapariko, en la brazila ŝtato Bahio), pri la rememoroj de la lasta enkarneco de ĉiu sur la Krusto.

1
NOVA DIREKTO

Kun la malpliiĝo de la aktivecoj, pro la alveno de la krepusko, kiu estis sekvita de nokto milde heligata de la stelaj pendaĵoj, iu etoso de paco plenigis la lokon, en kiu ni troviĝis - Oskaro kaj mi. Tamen certe estas, ke la aktivecoj daŭris en la benata ritmo de la multoblaj realigoj de amo kaj helpo, de studoj kaj de morala elvolviĝo en nia komunumo. Grupoj de laboremaj Spiritoj ekiris en la direkto al la tera planedo, devontigintaj sin al specialaj komisioj, dum aliaj revenis ĝojege, post la devoj ĝuste plenumitaj.
La departementoj pri edukado kaj pri plena sano daŭris funkciantaj, dum la movado en la Kolonio Redempto malpliintensiĝis, ebligante al tiuj, kiuj tie ĉi estis loĝantaj, la alkolektiĝon al la hejmoj aŭ al la fakaj edukejoj, tenante ĉie la etoson de harmonio. Milda zefiro trablovis tra la Naturo en festo, parfumita de la abundaj floroj de la ĝardeno, kie ni troviĝis observantaj la patrinon-Teron sin ornamantan per la artefaritaj lumoj, kiuj ŝajnis, demalproksime, brilaj diamantoj fiksitaj en la marbluan veluran superkovrilon, kiu envolvis ĝin.
Ni restis en silento kelkatempe, post la konsideroj, kiujn ni teksis pri la lastaj okazaĵoj skuintaj la teran socion, pro la cunamo, kiu rezultis el la kolizio de tektonaj platoj en la abismo de la akvoj de la Hinda Oceano.
La informo pri la teruriga mortokvanto atingis niajn orelojn tiam, kiam ni estis kune preĝantaj por la sendefendaj viktimoj de la seisma tragedio.
La administracio de nia komunumo taĉmentis du centojn da fakuloj pri liberigoj el mortrestaĵoj, por ke ili kunlaboru kun la Gvidantoj de la Homaro, helpante tiujn, kiuj estis atingitaj de la furiozeco de la gigantaj  ondoj kaj ĝiaj efikoj.
Ni estis dialogintaj pri la supervivantoj, kiuj suferis la postajn intensegajn dolorojn, pro la epidemioj jam manifestiĝantaj en la regiono, kie la kadavroj putriĝis; pro la mizero rezultanta de la materialaj perdoj; kaj pro la neesprimebla sopiro al la amataj estuloj, kiuj estis forprenitaj de la morto.
La plej korprema fazo montriĝis en tiuj tagoj, kiam la suferigaj lezoj de la malfeliĝego dispecigis la sentojn de la supervivantoj, malvigligitaj kaj konsternitaj.
Ni havis la okazon rigardi, tra tre fidelaj projekcioj, en nia aŭditorio, la terurajn scenojn, kiuj emociis nin ĉiujn ĝis la larmoj. Ankaŭ kortuŝis nin la movado kaj la interesiĝo inter la civilizitaj landoj, kiuj sendis tujan helpon al la sendirekta popolo, tiel kontribuante per valora kunlaboro kapabla mildigi la malfeliĉegojn, kiuj skurĝis la viktimojn, unuj hebetantajn pro la fortegaj ŝokoj, kaj aliajn preskaŭ haluciniĝintajn pro la malespero kaj pro la senespereco.
Ni sciis, ke miloj da noblaj Spiritoj estis alkurintaj helpe al ĉiuj suferantoj, strebante por savi ilin de la malicaj kaj vampirismaj estuloj, kiuj interesiĝis je la vitalaj fluidaĵoj de la ĵus-elkarniĝintoj.
Simultane ni prenis informon pri la antaŭzorgoj difinitaj por malpliigi la kondutajn malordojn, kiuj disiĝis inter tiuj, kiuj restis en la karna vestaĵo.
Malproksime la tera globo sin movadis preskaŭ nepercepteble en la senfina oceano de la kosma muzikeco.
Variaj emocioj envolvis nin ambaŭ, ebligante al ni elmontri la sentojn de amo kaj tenero por la kara Gaja, bela, mirinda kaj suferanta en sia periplo je kelkaj miliardoj da jaroj, por povi fariĝi la feliĉiga hejmo de tiom da loĝantoj, kiuj dependis de ĝiaj rimedoj por la morala kaj spirita evoluoj. – Kiel ŝuldaj ni estas al ĝi! – ni pripensis – Kiom da novaj spertoj necesos al ni en la estonteco, por fari ĝin transiĝa planedo? – Samtempe – mi konsideris en silento – kiom da doloroj afliktos la homajn sentojn, por ke en ili okazos la ŝanĝiĝo de la mensa, morala kaj emocia kondutoj, faranta la kreitulojn indaj je la liberiĝo el la malsanaj heredoj el la pasinteco, inaŭguranta en ilia intimo la Regnon de la Ĉieloj.
Intertempe milda muziko tuŝis niajn orelojn, elvenanta el la proksima sanktejo, kie oni provludis la partiturojn por la Meso en Si Minora, de Johann Sebastian Bach, originale komponita por orkestro, sed tie prezentata per orgeno majstre fingrata, kun la infankoruso de nia komunumo. Ni havis la senton, ke en tiu momento la Ĉieloj komunikiĝis kun nia Kolonio. Tiu okazaĵo povis efektive havi lokon, ĉar la konstruaĵo rezervita al la celebroj de la Amo kaj de la religia fido troviĝis lumigita de arĝentaj kaj bluaj mildaj tonoj.
Aparte vekis al mi la atenton la movadon de la sonondoj, kiuj sekvis la mildan kaj dolĉan ritmon de la orgeno kaj de la infanaj voĉoj. Preskaŭ ekstaziĝante, mi estis tuj parolonta al la amiko Oskaro, kiam mi rimarkis lin diskrete ploranta. En la perfekta mensa identigo, kiu fariĝis al ni spontanee, mi povis percepti ĉe li la penson en retrorigardo, prezentanta lin tiam, kiam li estis infano loĝanta sur la aŭstraj Alpoj, en vilaĝa lignokapelo, aŭskultanta la saman komponaĵon per malnova orgeno. La memoroj plivolumeniĝis en li, modifante la scenejon, kaj jen mi povis vidi lin kurantan tra verdaj herbejoj, en spaco signita per lignodomaro farbita inter montaroj kovritaj per la eterna glacio, kun la grundo kolorigita per etaj floroj, miksanta papavojn kaj kolorajn grimpemajn florojn sur la verda herbejo.
La elvokiva kalejdoskopo de la kara amiko projekciiĝis en mian mensan ekranon, igante, ke mi elvoku mian propran infanaĝon, kaj nun mi estis enŝovata de la memoroj pri la pejzaĝoj de la brazila bahia tero sub la Suno kaj ĝojplena, per kies lasta enkarneco la Sinjoro de la Vivo honoris min. La tuta mistika magio de tiu aminda popolo, ĝia simpleco kaj rezignacia suferado, ĉefe tiuj de la indiĝenoj kaj afrodevenintoj, krom iliaj esperoj kaj aspiroj, plenigis al mi la spiriton, lulatan de la belega melodio.
Mi ne scius diri, kiom da tempo daŭris, proporcie kiel la nokto pasis.
Kiam ni revenis al la realo, ŝajnis, ke nia amiko kaj mi estis vekiĝintaj el iu feliĉa sonĝo, kaj, preskaŭ ne rimarkante, ni estis kun la manoj kunmetitaj, ridantaj kaj dankantaj al Dio.
Oskaro elmontris, ke li eksciis pri mia psika percepto al liaj memoroj, kaj tuj klarigis al mi tiele:
- Efektive mi naskiĝis en bela regiono de Tirolo, en verda valo inter la montaroj de la aŭstraj Alpoj.
“Estinte ido de judoj, sed ĉar ne ekzistis sinagogo en nia regiono, tiam mi povis partopreni la studojn de la katolika kateĥismo kaj frekventi la etan kaj belan preĝejeton de la vilaĝo. Miaj gepatroj, veraj anĝeloj de la Sinjoroj, neniel malpermesis, ke ni konservu la fidon de niaj prauloj, sed ankaŭ partoprenu, kune kun la ceteraj infanoj, en la nekompareblaj lecionoj de Jesuo.
“Mia patrino estis instruistino kaj mia patro, kuracisto, tute dediĉataj al la bono de la modesta komunumo.
“Kiam Aŭstrio estis invadata, en neforgesebla horora nokto, tiam nia hejmo estis fipenetrata de soldatoj el la elita taĉmento (SS), kaj ni estis ĵetitaj en iun ĉelveturilon, kiu kondukis nin al Vieno, el kie ni pluiris, en plenŝtopita vagonaro, al koncentrejo de trudlaboro kaj ekstermado, en Aŭŝvico, en plenumo de la programo por la “fina solvo”, kiun Hitlero trudis kaj kiu estis efektivigita de Himlero kaj ties fidelaj sekvantoj.
“Estas nenecese diri, ke, alveninte al la koncentrejo, kaj post kiam ni estis disapartigitaj – viroj, virinoj, maljunuloj, malsanuloj kaj infanoj – miaj gepatroj estis senditaj al gaskameroj kaj poste ĵetitaj en kremaciajn fornegojn.”
Okazis natura halto de lia parolo, kio ebligis al mi sugesti, ke li ne rememoru tiun kruelan okazaĵon.
Kun malrapida kaj malĝoja parolo, li diris, ke li faras tion, kiel katarson liberigan de la profundaj mensfiksiĝoj.
Tuje li daŭris: - Pro tio, ke mi estis en la aĝo de pli ol 16 jaroj, mi estis lasita viva por la trudaj laboroj, kune kun aliaj “mortintoj-vivantoj”, kiuj moviĝadis aŭtomate, penante stari.
“Post du jaroj da hororoj, mi estis translokigita al alia koncentrejo ne malpli kruela, nome Sobiboro, pro la nomata operaco Heinbardo, kiam feliĉe finiĝis la milito kaj ni estis liberigitaj.
“Kondukite al rifuĝejo en Aŭstrio, malgraŭ la preskaŭa ruiniĝo de Vieno, Dio permesis al mi la honoron transvivi la Holokaŭston kaj rekomenci la valoran homan sperton, kiun tiam mi ekkomprenis.
“Multe stigmatizita per la korpaj kaj moralaj doloroj, travivinte noktojn da premsonĝoj, kiuj ŝajnis neniam ĉesiĝontaj, mi decidiĝis por la fraŭleco, por ne perturbi la karan animon, kiu kun mi edziniĝus.

Um comentário:

Nazaré Laroca disse...

Gratulon kara Josenilton, por via senlaca rafinita laborado!
Mi diskonigos vian tradukon!