sexta-feira, 31 de julho de 2015

LA SEP PLEJ FRENEZAJ KAJ MALFACILAJ LINGVOJ POR LERNI

LA SEP PLEJ FRENEZAJ KAJ MALFACILAJ LINGVOJ POR LERNI

Elportugaligita de Josenilton, el:
http://www.megacurioso.com.br/bizarro/69421-7-linguas-mais-malucas-e-dificeis-de-aprender.htm


La malfacileco lerni novajn lingvojn varias de homo al homo, pro malsamaj kialoj. Tamen helpe de bona instruisto kaj kun iom da klopodo kaj sindediĉo, neniu idiomo estas nelernebla.
Kompreneble, pro la malproksimeco, malsamecoj inter la alfabetoj, fonetikaj varioj kaj eĉ obskuraj teknikoj konstrui aŭ eldiri vortojn, kelkaj lingvoj elstariĝas pri malfacileco.

Ni listigas malsupre kelkajn el la idiomoj konsiderataj plej malfacile lerneblaj, kaj ni montros la kialojn, kiuj faras ilin tiel kompleksaj.
1. LA LINGVO TUYUCA

Elektita de The Economist kiel la plej malfacila lingvo de la mondo, Tuyuca devenas el la kolombia kaj brazila Amazonio, kaj estas parolata de malpli ol mil homoj. Ĝiaj vortoj estas konsistigitaj de aglutiniĝoj de sonoj, kiuj signifas aferojn. Ekzemple, la vorto “hóabãsiriga” signifas “mi ne scias skribi”.
Tiu lingvo posedas ĉirkaŭ 140 genroj. La pronomaj klasoj en Tuyuca ne limiĝas nur al difinoj rilataj al la reproduktaj organoj, identeco aŭ socia rolo, sed ankaŭ al aroj de objektoj, kiuj bezonas esti difinitaj kaj specife konstruitaj ene de frazoj.
Ekzistas specifa genro por signi iun ŝelon, kiu estas algluiĝinta al la arbo, kaj tiu sama klaso povas esti uzata pri lozaj pantalonoj aŭ pri malsekigita lignaĵo, kiu ekdispeciĝas.
Krom tio, Tuyuca posedas du malsamajn vortojn por “ni”, kiu varias, por inkluzivi aŭ por ekskluzivi la homon kun kiu oni parolas. Ĉu tio ŝajnas sufiĉe komplika? Trankviliĝu, ke ankoraŭ estos pli da aspektoj.
Ĝi estas evidentisma lingvo. Do, la sola maniero aserti pri iu afero, estas tiel, finante la frazon per iu specifa verbo, kiu donas informojn pri kiel oni scias, ke tiu asertaĵo estas ja vera. Kiam oni scias pri io, ĉar li atestis ĝin okazantan, estas necese fini la frazon per “-wi”; aliel, se oni nur kredas, ke ĝi estas vera, oni bezonas frazkompletigi per “-hiyi”.
2. !XÓÕ

!Xóõ estas lingvo parolata de ĉirkaŭ 3 mil homoj el la sudokcidento de Bocvano, en Afriko, Ili interkomunikiĝas per kraketoj farataj per la lango kontraŭ la palato. Ofte plenkreskuloj naskas ian tubereton en la laringo, pro la procedo uzata en la lernado eligi la sonojn.
La alfabeto havas ĉirkaŭ 26 vokalojn kaj 122 konsonantojn, tamen ilia ĝusta nombro ne estas konsentaĵo inter lingvistoj kaj historiistoj, kiuj sin dividas en malsamaj teorioj kaj interpretoj pri la sonoj kaj diferencaj tonoj (altaj kaj malaltaj) de la idiomo.

Kelkaj esploristoj asertas, ke !Xóõ, aŭ io tre simila al la idiomo, estas la lingvo plej malnova en la mondo, sed ke, proporcie kiel la homaro migradis al aliaj mondopartoj, la homoj mallernis produkti la distingajn sonojn de klakoj.

3. Silbo gomero

Lerni fajfi ne estas malfacile, sed regi lingvon tute artikulaciatan per fajfosonoj ŝajnas esti malfacilega afero. La nomo de tiu idiomo signifas “gomera fajfado”, ĉar ĝi “parolatas” en la insulo La Gomera (esperante, Gomero), el la suratlantika hispana arkipelago Kanarioj.

Dum la aliaj kulturoj elkreis centojn da malsamaj fonemaj sonoj, silbo gomero havas alfabeton konsistigitan per nur du vokaloj kaj kvar konsonantoj. Ĝia son-variaro eĉ estas simpla, tamen necesas multa spirado, por ke oni komunikiĝu en tiu lingvo.

Homo pli lerta en la idiomo povas komuniki novaĵojn kaj celebrojn tra ĝis trikilometra distanco.  Tiu karakterizo estas tre utila en plenmonta regiono. Pro ĝi la homoj ne bezonas longe delokiĝi por doni mallongajn mesaĝojn. Ĝi nur ne sufiĉas por klaĉado, ĉar la uzantoj de la lingvo sukcesas ankaŭ scii tre bone, el kie venas la sono.

Silbo gomero estas la sola lingvo bazita sur fajfoj, kiu estas disvolvita kaj praktikata de sufiĉe multenombra komunumo je pli ol 22 mil homoj. Ĝi transiradis de patroj al filoj, sed komencis esti instruata en lernejoj en la jaro 1999. Nuntempe ĝi estas parolata de la granda plimulto de la loĝantoj de Gomero

En 2009 la idiomo estis rekonita de Unesko kiel parola kaj nemateria heredaĵo, por ke ĝi estu gardata kontraŭ malaperigo. Tiu zorgaĵo havas sufiĉe bonan sinpravigon, pro tio, ke jam malaperis en la forgesonokto aliaj fajfaj lingvoj de la Kanariaj Insuloj.

4. Pawnee
Pawnee estas natura idiomo de kelkaj nordamerikaj indiĝenaj triboj situantaj en la usona ŝtato Oklahomo. Ĝi estas polisenteza lingvo, kiu arigas malsamajn morfemojn havantajn signifojn diferencajn de la substantiva aŭ verba radiko.

Unu facila ekzemplo estas “kutatii’i”, kiu signifas “tio ĉi estas mia”, kaj kiu konsistas el etaj vorteroj indikantaj posedon kaj estecon. Tio ŝajnas simpla, sed aliaj vortoj, kiuj estas strukture facilaj en aliaj naciaj lingvoj, povas iĝi tre komplikaj en Pawnee.

“Barbirejo” en tiu idiomo estus “iririiraktahkictapiriwu”, kunmetita vorto havanta la priskribon pri la celo de tia ejo. “Hatkaahuhtiirahpuh” signifas “fosi kanaleton aŭ puton ĉirkaŭ loĝejo, por eviti enfiltriĝadon, aŭ ĉirkaŭ korto, por eviti defluadon”.

5. Archi

Tiu idiomo, parolata en regiono de la sudokcidento de Rusujo, havas ne malpli ol 1,5 milionojn da finiĝoj por ĉiu verbo. Kvazaŭ tio ne estus sufiĉe malfacila, ekzistas krome verb-modifiloj por kvar genroj, krom deklinaciaj nombroj kaj aliaj etaj nuancoj, kiuj povas indiki eblecon, dubon aŭ certecon.

Malgraŭ ĝiaj multegaj varioj kaj verbaj finiĝoj, la nombro da homoj flue parolantaj tiun lingvon limiĝas nur al vilaĝo kun ĉirkaŭ 1,2 mil loĝantoj.
Ĝis nelonge antaŭe preskaŭ ne ekzistis skribitaj registraĵoj de archi, kaj la malmultaj, kiuj ekzistis, estis faritaj per romanida alfabeto. En 2006 unu ortografio bazita sur la cirila alfabeto estis ellaborita kaj uzita en archi-rusa-angla vortaro.

7. Bora

Bora, Boru aŭ miraña estas lingvo parolata en indiĝenaj triboj de la nordo de Peruo, nordokcidento de Brazilo kaj sudoriento de Kolombio, de ĉirkaŭ 2,5 mil homoj. Tiu ĉi estas la idiomo kun la plej multaj “genroj” en la mondo, kalkulante neniom malpli ol 350 klasojn de pronomoj.

7. Ubykh

Ubykh estas iu lingvo parolata en Turkujo kaj en la rusa urbo Soĉio. Ĝi posedas ĉirkaŭ 80 konsonantojn kaj nur 2 vokalojn; kvar el la konsonantoj troviĝas nur en onomatopeaĵoj kaj fremdaĵoj.
Ne ekzistas regula maniero por la skribado de Ubykh, kaj parto de la raportoj pri ĝi estas skribitaj per miksaĵo de la latina alfabeto kun la internacia fonetika alfabeto, dum aliaj raportoj uzis la cirilan alfabeton.
La posteuloj de la popolo ubykh provas revivigi kaj relerni la lingvon, sed ĝi estas konsiderata mortinta ekde 1992, kiam Teyfik Esenc, la lasta homo konata, ke li parolis Ubykc kun flueco, forpasis 88-jaraĝe.
Por eviti, ke la lingvo estu perdita por ĉiam, multaj lingvistoj sukcesis registri ĝiajn sonojn kaj fari longegajn notaĵojn pri ĝi, tiel tenante ĝiajn registraĵojn por estontaj generacioj.

****


Malgraŭ tio, ke ili estas unikaj kaj kuriozaj idiomoj, ili havas malpli kaj malpli da adeptoj, pro la tutmondismo kaj la modernigado. Kelkaj esploristoj antaŭtaksas, ke ĉirkaŭ la duono de la idiomoj parolataj hodiaŭe eble mortos ĝis post unu jarcento, kaj lingvistoj de la tuta mondo klopodas registri ĉion, kion ili povas, antaŭ ol tiaj parolaj kulturoj, kiuj estis konservataj de multaj generacioj en malgrandaj izolitaj triboj, estos tute forgesitaj.

Nenhum comentário: