quinta-feira, 2 de abril de 2015

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM ABRIL DE 2015 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN APRILO 2015

FOOD TRUCK REAPROVEITA ALIMENTOS PARA SEM-TETO // KAMIONET-LUNĈEJO REUTILIGAS MANĜAĴOJN POR SENDOMULOJ

25-04-2015

Depois da onda da alimentação nos Food Trucks - que são restaurantes que funcionam em caminhões - entra em ação agora o "Feed Truck", que em tradução livre seria um caminhão que doa comida.
Mas a ideia inovadora vai além: recolhe alimentos que seriam desperdiçados em restaurantes e transforma em novas refeições, servidas toda noite a moradores de rua.
A agência Africa Rio se juntou à
ONG Make Them Smile e à Truckvan para criar o ‘Feed Truck’.
Nesta primeira fase, foram distribuídas ‘quentinhas’ todos as noites, durante um mês, para os sem-teto.

A ideia faz a diferença para tentar diminuir o absurdo desperdício diário de comida no Brasil, que chega a 40 mil toneladas de alimentos jogados no lixo, segundo a Embrapa

Post la furor-ondo de la manĝado ĉe la “Food Trucks” – lunĉejoj funkciantaj en kamionetoj – ekfuroras nun la “Feed Truck”, kiu, en libera traduko estas “kamioneto, kiu donacas manĝaĵon”.
Sed tiu ennovaĵa ideo faras pli: ĝi rekolektas manĝaĵojn, kiuj estus disperditaj el restoracioj, kaj transformas ilin en novajn manĝaĵojn, donatajn, dum la tuta nokto, al stratloĝantoj.
La Agentejo Afriko-Rio kuniĝis kun la NRO Make Them Smile kaj kun Truckvan, por krei la “Feed Truck”.
En tiu ĉi unua fazo, estis disdonitaj “porteblaj manĝaĵoj” ĉiujn noktojn, dum unu monato, al sendomuloj.

Tiu ideo estas bona ekzemplo, por provi malpligrandigi la absurdan ĉiutagan disperdadon de manĝaĵoj en Brazilo, kiu atingas 40 mil tunojn ĵetatajn en la rubejon, laŭ Embrapa.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=6667


*******************

JURASSIC PARK DE VERDADE PODE ESTAR NA CHINA // VERA JURASA PARKO EBLE ESTAS EN ĈINUJO

23-04-2015

Um ninho com 43 ovos de dinossauro fossilizados foi encontrado na cidade de Heyuan, na província de Guangdong (sul da China), noticiou a agência Xinhua.
Dezanove destes ovos estavam intactos, mas ainda é um mistério a que espécies pertenciam, explicou à agência Du Yanli, curador do museu de dinossauros da cidade.
«Estes ovos são grandes em tamanho e um tinha até 13 centímetros de diâmetro», afirmou Du.
Todos os ovos, encontrados foram enviados para o museu para preservação e novas pesquisas.
Cerca de 17.000 ovos de dinossauros foram encontrados em Heyuan desde 1996, quando um grupo de crianças que brincava num canteiro de obras encontrou alguns fósseis, segundo a Xinhua.
O museu é reconhecido pelo Livro dos Recordes do Guiness pela colecção de 10.008 fósseis de ovos de dinossauros, a maior do mundo.
Segundo o site do Guiness, todos os ovos são do Cretáceo tardio (89 a 65 milhões de anos atrás). Entre eles, há exemplares de ovirraptores (ladrões de ovos) e de hadrossauros (dinossauros que tinham bico similar ao de pato).

Nesto kun 43 fosiliiĝintaj dinosaŭraj ovoj estis eltrovitaj en la urbo Heyuan, provinco Gŭangdongo (sudo de Ĉinujo), laŭ anoncis la novaĵagentejo Xinhua.

“Dek naŭ el tiaj ovoj estas sendifektaj, tamen estas la mistero, al kiu specio ili apartenis”, diris al la agentejo Du Yanli, la kuratoro de la muzeo pri dinosaŭroj de tiu urbo.
“Tiuj ovoj estas tre grandaj, kaj unu el ili havas 13 centimetrojn da diametro”, asertis Du.
Ĉiuj eltrovitaj ovoj estas senditaj al la muzeo, por konservado kaj novaj esploroj.
Ĉirkaŭ 17.000 dinosaŭrovaj fosilioj estas eltrovitaj en Heyuan ekde 1996, kiam infanoj, kiuj ludis en konstruejo, eltrovis kelkajn tiajn fosiliojn, laŭ Xinhua.
La aludita muzeo estas rekonita de la tutmonda rekordolibro Guiness, pro la kolekto de 10.008 dinosaŭrovaj fosilioj, la plej granda en la mondo.
Laŭ la retejo de Guiness, ĉiuj tiaj ovoj estas el la Malfrua Kretaceo (89 ĝis 65 milionoj da jaroj antaŭe). Inter ili estas kelkaj de ovorabosaŭroj (rabistoj de ovoj) kaj de hadrosaŭroj (dinosaŭroj havintaj bekon similan al tiu de anaso).

FONTO:
http://diariodigital.sapo.pt/news.asp?id_news=769918


****************************


ESCOLA FORNECE ENSINO, CARINHO E UMA NOVA CHANCE PARA MORADORES DE RUA // LERNEJO DONAS INSTRUON, AFABLECON KAJ NOVAN OPORTUNON AL STRATLOĜANTOJ

20-04-2015

Uma escola de Brasília atende alunos que não têm onde morar, há mais de 20 anos. É a Escola Meninos e Meninas do Parque, localizada no Parque da Cidade.
O sonho de todos que estudam lá é o mesmo: sair das ruas.

Além do aprendizado formal, os jovens e adultos encontram no local paciência e carinho dos profissionais envolvidos e motivação para seguir nos estudos.

A grade curricular é igual à de outras instituições de ensino. Segundo a diretora, Amelinha Araripe, a diferença é que o ritmo de aprendizado de cada um é respeitado.

O colégio é público e oferece aulas de informática e oficinas de artes, ciência e corpo humano. Além disso, os estudantes tomam banho, lancham e almoçam na escola. Eles também ganham uniformes e kits de higiene.

“Eles [os alunos] se encontram em uma situação de vulnerabilidade muito grande. Entretanto, todos respeitam muito o colégio e os professores. Sabem que encontraram aqui uma família”, diz a diretora.
Unu lernejo en Braziljo prizorgas lernantojn ne havantajn kie loĝi, de pli ol 20 jaroj. Ĝi estas la “Lernejo Knaboj kaj Knabinoj de la Parko”, kiu situas en la Parko de la Urbo.
La revo de ĉiuj ili, kiuj studas tie, estas la sama: ne plu loĝi en la stratoj.

Krom la formala instruado, la junuloj kaj plenkreskuloj trovas en tiu medio paciencon kaj afablecon ĉe la koncernaj profesiuloj kaj ankaŭ motivadon por daŭri en la lernado.

La lernobjektaro estas la sama kiel tiu de la aliaj instru-institucioj. Laŭ la lernejestrino, Amelinha Araripe, la diferenco kuŝas en tio, ke la ritmo de lernado de ĉiu estas aparte konsiderata.

La lernejo estas publika kaj proponas lecionojn pri Informadiko, Scienco kaj Homa Korpo, kaj ankaŭ Arto-praktikojn. Krom tio, la studentoj banas sin, lunĉas kaj tagmanĝas en la lernejo. Ili ricevas ankaŭ uniformojn kaj ilaron por mempurigado.

“Ili (la gelernantoj) vivas en situacio de tre granda risko. Tamen ili ĉiuj tre multe respektas la lernejon kaj la instruistojn. Ili konscias, ke ili trovis tie ĉi familion”, diris la estrino.



-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*

BRASILEIRA CRIA SENSOR QUE DETECTA CÂNCER ANTES DE SINTOMAS // BRAZILANINO ELKREAS SENTILON, KIU DETEKTAS KANCERON ANTAŬ TIES SIMPTOMOJ

13-04-2015

A cientista brasiliense Priscila Monteiro Kosaka, 35 anos, é doutora em química e integrante do Instituto de Microeletrônica de Madri, na Espanha. Ela está desenvolvendo um sensor que pode ajudar muito no tratamento do câncer, pois detecta a doença antes de qualquer sintoma surgir e sem biópsia ou outros procedimentos invasivos.
Kosaka criou um sensor ultrassensível que, apenas com um exame de sangue, é capaz de descobrir um câncer, através de uma técnica chamada de bioreconhecimento. Além de conseguir detectar uma amostra muito pequena entre milhares de células, a inovação poderá ser utilizada no diagnóstico de hepatite e Alzheimer.
O sensor funciona como um pequeno "trampolim", com anticorpos em sua superfície. Quando eles detectam a presença do câncer na amostra de sangue, reagem e ficam mais pesados. Com isso, o dispositivo faz com que aconteça uma mudança de cor das partículas.
O aparelho, que tem uma taxa de erro de dois a cada 10 mil casos, está sendo testado há quatro anos, mas ainda faltam algumas modificações para comercializá-lo a baixo custo. Por enquanto, a previsão que isso aconteça é de dez anos. O objetivo é que ele seja usado em exames de rotina, dispensando a biópsia.

La brazilja sciencistino Priscila Monteiro Kosaka, 35-jara, estas doktorino pri Kemio kaj membras en la Instituto pri Mikroelektroniko de Madrido, en Hispanujo. Ŝi estas disvolvanta sentilon, kiu povas multe helpi en la kuraco de la kancero, ĉar ĝi detektas la malsanon, antaŭ ol aperos ia ajn simptomo, sen biopsio aŭ aliaj vundemaj proceduroj.
Kosaka elkreis treege sentivan sentilon, kiu, apenaŭ per analizo de sango, kapablas eltrovi iun kanceron, pere de tekniko nomata biorekono. Krom sukcesi detekti tre malgrandan muestron el inter miloj da ĉeloj, tiu ennovaĵo povos esti utiligata ankaŭ ĉe la diagnozo de hepatito kaj alzejmero.
La sentilo funkcias kiel “trampolino”, kun  antikorpoj sur sia surfaco. Kiam ili detektas la ĉeeston de la kancero en la muestro de sango, tiam ili reagas kaj iĝas pli pezaj. Per tio, la aranĝaĵo faras, ke okazos ŝanĝiĝo de koloroj de la partikloj.
La aparato, kiu havas la procento de eraro de du en ĉiu aro da 10 mil kazoj, estas testata de kvar jaroj, sed ankoraŭ mankas kelkaj modifoj, por ke ĝi estu disvendata per malalta kosto. Dume, oni antaŭvidas, ke tio okazos post dek jaroj. La celo estas, ke ĝi estos uzata en rutinaj analizoj, kiuj malbezonos biopsion.
FONTO:


*************************


NASA ANUNCIA: EXISTEM ÁGUA E VIDA FORA DA TERRA // UAKA ANONCIS: EKZISTAS AKVO KAJ VIVO EKSTER LA TERO

10-04-2015



Nove outros mundos, no total, agora são suspeitos de ter alguma forma de oceano subterrâneo contendo muito mais água do que existe na Terra.
A Nasa, Agência Espacial Americana, lançou um infográfico que detalha os vários mundos do nosso sistema solar, com suspeita de oceanos do subsolo.
Durante uma palestra em Washington, esta semana, a Nasa anunciou que é provável encontrar extraterrestres dentro de uma década.
"Eu acredito que nós vamos ter fortes indícios de vida fora da Terra na próxima década e prova definitiva nos próximos 10 a 20 anos", disse a Dra. Ellen Stofan, cientista-chefe da Nasa.

O dr. Jeffrey Newmark, diretor interino do heliophysics na agência, afirmou: "Definitivamente não é um caso, é um quando."

"Nós não estamos falando de homenzinhos verdes", disse a Dra Stofan. "Estamos falando de pequenos micróbios."

Água

“Atividades científicas da Nasa têm proporcionado uma onda de descobertas surpreendentes relacionados à água nos últimos anos que nos inspiram a continuar a investigar as origens e as possibilidades fascinantes para outros mundos, e vida, no universo ", disse ela.

"Em nossa vida, podemos muito bem, finalmente, responder se estamos sozinhos no sistema solar e além."
Nun entute naŭ aliaj mondoj laŭsupoze posedas ian subteran oceanon enhavantan multe pli da akvo ol tiu, kiu ekzistas en la Tero.
NASA (National Aeronautics and Space Administration, aŭ, provizore esperantpropone UAKA - Usona Aeronaŭtika Kosmo-Administracio) publikigis infografikon, kiu detaligas la plurajn mondojn de nia sunsistemo supozeble enhavantajn oceanojn en la subgrundo.
Dum ĉi-semajna prelego en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, UAKA anoncis, ke probable eltroviĝos eksterteraj vivuloj, en la daŭro de la venonta jardeko.
“Mi kredas, ke ni havos fortajn indicojn pri vivo ekster la Tero, en la venonta jardeko, kaj definitivan pruvon, en la venontaj 10 ĝis 20 jaroj”, diris D-ino Ellen Stofan, la sciencisto-ĉefo de UAKA.

D-ro Jeffrey Newmark, la portempa direktoro pri suna fiziko en la agentejo, asertis: “Tutcerte ne plu temas pri “se”, sed pri “kiam”.”

“Ni ne parolas pri verdaj hometoj”, diris D-ino Stofan. “Ni parolas pri etaj mikroboj”.

Akvo

“Sciencaj faroj de UAKA estas havigantaj ondon da surprizaj eltrovoj rilate al la akvo, en la lastaj jaroj. Tio inspiras nin plu esplori la originojn kaj la entuziasmigajn eblecojn pri akvo kaj ankaŭ pri vivo en aliaj mondoj de la Universo. Pri nia vivosistemo, fine, ni povos pli certe respondi, ĉu ni estas solaj, aŭ ne, en la sunsistemo kaj transe”, ŝi diris.


FONTO:


@@@@@@@@@@@@@@@@@@@


RECORDE AOS 100 ANOS: NADOU 1.500 METROS // REKORDON CENTJARAĜE: ŜI NAĜIS 1.500 METROJN

08-04-2015

Enquanto a gente sonha em chegar aos 100 anos andando, ao menos, uma bisavó centenária conseguiu um feito histórico no esporte.
A japonesa Mieko Nagaoka foi a primeira mulher de 100 anos a conseguir completar uma prova de 1.500 metros nado livre em uma piscina semi-olímpica, de 25 metros.
Ela conseguiu a façanha em 1h15m no nado de costas.
Nagaoka foi a única pessoa da sua idade - na categoria de 100 a 104 anos - a participar da competição na pequena cidade de Matsuyama no último sábado.
E pensa que ela treinou a vida toda? Não!

Nagaoka, que começou a nadar somente aos 82 anos, também tem o recorde na sua categoria por nadar a mesma distância na piscina olímpica, de 50 metros.

A nadadora japonesa também detém o recorde mundial da sua categoria, conforme reconhecido pela Fina (Federação Internacional de Natação), com 24 títulos de curta e longa distâncias.

Agora, ela espera seu último feito ser reconhecido pelo Livro Guinness dos Recordes.
Dum ni sonĝas alveni al la centa jaraĝo almenaŭ paŝante, unu centjara praavino konkeris ion historian en la sporto.
La japanino Mieko Nagaoka estas la unua centjara virino, kiu sukcesis kompletigi konkurson de 1.500 metroj pri libera naĝado en duonolimpia naĝejo je 25 metroj.
Ŝi faris tiun mirindaĵon en unu horo kaj kvarono, per dorsa naĝo.
Nagaoka estis la sola homo kun tiu aĝo – en la kategorio de 100 ĝis 104 jaroj – kiu partoprenis tiun konkurson en la malgranda urbo Matsujamo, la lastan sabaton.
Kaj ĉu vi pensas, ke ŝi trejnis la tutan vivon? Ne!

Nagaoka, kiu komencis naĝi, nur kiam ŝi estis 82 jaraĝa, ankaŭ posedas la rekordon en sia kategorio, pro tio, ke ŝi naĝis saman distancon en 50-metra olimpia naĝejo.

La japana naĝistino ankaŭ konservas la mondan rekordon en sia kategorio, laŭ rekonite de IFN (Internacia Federacio pri Naĝado), kun 24 premioj pri mallonga kaj longa distancoj.

Nun ŝi esperas, ke ŝia lasta atingaĵo estos rekonita de la Libro Guinness pri Rekordoj.
FONTO:


********************

105 ANOS DO NASCIMENTO DE CHICO XAVIER // 105 JAROJ POST LA (LASTA) NASKIĜO DE CHICO XAVIER

07-04-2015



Neste mês de abril, são comemorados os 105 anos de nascimento de Francisco de Paula Cândido Xavier, o médium mineiro considerado um dos maiores divulgadores do Espiritismo.

Chico Xavier, como era conhecido, nasceu em Pedro Leopoldo (MG). Um homem simples, humilde e dedicado ao próximo que ultrapassou as barreiras religiosas, focando no bem e no exemplo de caridade para todos.

Em reconhecimento por suas ações foi indicado ao Prêmio Nobel da Paz em 1981 e 1982, além de ter recebido várias honrarias no Brasil.

O médium mineiro psicografou cerca de 10 mil cartas e 468 livros, jamais cobrando nada dos destinatários e doando os direitos dos livros a diversos centros espíritas e à Federação Espírita Brasileiro (FEB).

Em 1943, ele psicografou o livro “Nosso Lar”, o mais vendido e divulgado da extensa obra do médium, e que no ano de 2010 foi transformado em filme.

Chico Xavier dedicou-se integralmente a fazer bem ao próximo, seja por palavras ou gestos, empenhando-se em transformar um pouco do mundo em que vivemos.
“Você nem sempre terás o que desejas, mas enquanto estiveres ajudando aos outros encontrarás os recursos de que precise”, dizia.
En ĉi tiu monato aprilo estas memorfestata  la 105-jareco de Francisco de Paula Cândido Xavier, la brazila mediumo konsiderata unu el la plej grandaj diskonigintoj de Spiritismo.

Chico Xavier, kiel li estis konata, naskiĝis en la urbo Pedro-Leopoldo (en la ŝtato Minas-Ĵerajso). Li estis simpla kaj humila homo, sindediĉinta al la proksimulo, superinte ĉiujn religiajn barojn, celinte la bonfaron kaj estinte ekzemplo pri karitato por ĉiuj.

Kiel rekonon por lia bonfara agado, li estis proponita kiel kandidato al la Nobel-Premio pri la Paco en 1981 kaj 1982, krom tio, ke li ricevis plurajn honoraĵojn en Brazilo.

Tiu “minasa” (minas-ĵerajsa) mediumo psikografis ĉirkaŭ 10 mil leterojn kaj 468 librojn, neniam postulante iom ajn de la celitoj kaj donacante ĉiujn rajtojn pri la libroj al multaj spiritismaj societoj kaj al la Brazila Spiritisma Federacio (BSF).

En 1943 li psikografis la libron "Nosso Lar" (“Nia Hejmo”, portugallingve diktita de la Spirito Andreo Ludoviko), la plej vendatan kaj diskonigatan el la vasta verkaro de la mediumo, kaj kiu, en la jaro 2010, estis transformita en kinfilmon. [Malsupre troviĝas la alir-linio de la retejo, kie elŝuteblas ĝia esperanta traduko, farita de L. C. Porto Carreiro Neto]

Chico Xavier sindediĉis tuttempe al la farado de bono al la proksimulo, jen per vortoj, jen per agoj, penante iom plibonigi la mondon, kie ni vivas.
“Ne ĉiam vi havos tion, kion vi deziras, sed, dum vi estos helpanta la aliajn, vi trovos la rimedojn, kiujn vi bezonas”, li diris.

FONTO:
http://www.folhavitoria.com.br/geral/blogs/caminhos-de-fe/2015/04/06/105-anos-do-nascimento-de-chico-xavier/
###########################

MAIOR ACELERADOR DE PARTÍCULAS DO MUNDO VOLTOU A FUNCIONAR // LA PLEJ GRANDA AKCELILO DE PARTIKLOJ DE LA MONDO REFUNKCIAS

06-04-2015



A próxima tarefa do LHC (“LARGE HADRON COLLIDER”, ou GRANDE COLISOR DE HÁDRONS) será procurar decifrar o mistério da matéria escura, o material invisível e indetectável de que é feito cerca de 27% do Universo.


O Laboratório Europeu de Física de Partículas (CERN (“CONSEIL EUROPÉEN POUR LA RECHERCHE NUCLÉAIRE” ou ORGANIZAÇÃO EUROPEIA PARA INVESTIGAÇÃO NUCLEAR)), em Genebra, anunciou neste domingo a reabertura do   LHC (Large Hadron Collider), uma enorme máquina subterrânea onde dois feixes de partículas de altas energias colidem a velocidades próximas da da luz para tentar reproduzir o que se passou a seguir à criação do Universo, há 13.800 milhões de anos. Esteve dois anos parado, para obras de manutenção e renovação .

O LHC tinha reabertura prevista para o mês passado, mas um curto-circuito num dos electro-magnetos principais, detectado a 21 de Março, adiou a operação. Esta manhã, os engenheiros do acelerador enviaram dois feixes de protões (partículas subatômicas com cargas positivas, que se encontram no núcleo atômico) nos tubos do túnel a 100 metros de profundidade, sob fronteira entre a Suíça e a França, com 27 quilômetros de circunferência do LHC .

Nestes tubos, os protões são lançados em sentidos opostos para colidirem uns contra outros, guiados pelos ímanes supercondutores, que produzem um campo magnético que conduz as partículas. Atingem altíssimas velocidades e, logo altas energias. Nestas colisões são criadas novas partículas, que são detectadas por sensores e analisadas pelos cientistas.

No primeiro período de funcionamento, entre 2010 e 2013, foi ali detectado o bosão de Higgs - a muito procurada partícula que permite explicar porque é que todas as outras adquirem massa. Detectá-la era o principal objectivo da construção do LHC. Era a última peça que faltava para confirmar o Modelo Standard, a teoria que descreve as partículas fundamentais e as forças que exercem entre elas. A descoberta foi anunciada a 4 de Julho de 2012.

Um dos esforços nesta fase que vem aí é tentar investigar a natureza da matéria escura e da energia escura, que juntas constituem 95% do Universo (os 5% restantes correspondem à matéria que conhecemos, os átomos que formam as estrelas, os planetas e as pessoas). No entanto, a matéria e a energia escuras só são detectadas pela influência que têm na matéria normal.

Após as obras de renovação, o acelerador de partículas do CERN funcionará com uma energia muito maior, produzindo colisões de 13 TeV (teraeletrões-volt), em vez dos 8 TeV que alcançou na primeira fase. Este aumento permitirá aos cientistas alargar o seu campo de investigação para procurar novas partículas subatômicas e validar ou pôr de parte certas teorias, como as relativas à matéria e energia escuras, explica o CERN, em comunicado.

La venonta tasko de LHC (“LARGE HADRON COLLIDER” aŭ GRANDA KOLIZIIGILO DE HADRONOJ) estos provi deĉifri la misteron de la malluma materio
 - la nevidebla kaj nedetektebla materialo, el kiu estas farita ĉirkaŭ 27% de la Universo.

La Eŭropa Laboratorio de Fiziko pri Partikloj (CERN (“CONSEIL EUROPÉEN POUR LA RECHERCHE NUCLÉAIRE”, aŭ EŬROPA ORGANIZAĴO POR NUKLEA ESPLORO)), en Ĝenevo, anoncis lastdimanĉe (en la 5-a de aprilo) la remalfemiĝon de LHC, nome la grandega subtera maŝino, kie du
garboj da partikloj de tre potencaj energioj interkolizias, en rapidecoj proksimaj al tiu de la lumo, por provi reprodukti tion, kio okazis tuj post la kreiĝo de la Universo, antaŭ 13.800 miliardoj da jaroj. Ĝi restis malaktivigita dum du jaroj, por laboroj de riparado kaj pliboniĝo.

LHC estis havinta
 la remalfermiĝon antaŭviditan por la pasinta monato, sed tamen unu kurta cirkvito ĉe unu el la ĉefaj elektromagnetoj, detektita en la 21-a de marto, prokrastis la eventon. La lastan dimanĉon matene la inĝenieroj de la akcelilo sendis du faskojn da protonoj (subatomaj partikloj kun pozitivaj ŝargoj, kiuj troviĝas en la atoma nukleo) tra la tuboj de la tunelo, kiu situas 100 metrojn profunde, ĉe la landlimo inter Svisujo kaj Francujo, kun 27 kilometroj da periferio ĉirkaŭ LHC.

En tiuj tuboj la protonoj estas paf-ĵetataj en kontraŭaj direktoj, por kolizii unuj kontraŭ la aliaj, gvidate de la superkonduktantaj magnetoj, kiuj produktas iun magnetan kampon, kiu, siavice, kondukas la partiklojn. Tiam, ili atingas altegajn rapidojn kaj, tuj poste, potencegajn energiojn. Dum la kolizioj, estas kreataj novaj partikloj, kiuj estas detektataj per la sentiloj kaj analizataj de la sciencistoj.

En ĝia unua periodo de funkciado, inter 2010 kaj 2013, estis detektita tie la bosono de Higgs – la delonge serĉita partiklo, kiu ebligas klarigi, kial ĉiuj aliaj (partikloj) akiras mason. Detekti ĝin estis la ĉefa celo de la konstruado de la LHC. Ĝi estis la lasta peco, kiu mankis, por konfirmi la Modelon Standand – la teorion kiu priskribas la fundamentajn partiklojn kaj la fortojn estantajn inter ili. Ĝia eltrovo estis anoncita en la 4-a de julio 2012.

Unu el la venontaj klopodoj estas provi esplori la naturon de la malluma materio kaj de la malluma energio, kiuj, kune, konsistigas 95% de la Universo (la 5% ceteraj estas la materio, kiun ni konas, ankaŭ la atomoj, kiuj formas la stelojn, kaj ankaŭ la planedoj kaj la homoj). Tamen, la mallumaj materio kaj energio estas detekteblaj nur pro la influo, kiun ili havas sur la ordinaran materion.

Post la laboroj por sia pliboniĝo, la akcelilo de partikloj de CERN funkcios per tre pli granda energio, produktonte koliziojn je 13 TeV (teraelektron-voltoj), anstataŭ je la 8 TeV, kiujn ĝi atingis en la unua fazo. Tiu ĉi pligrandiĝo ebligos al la sciencistoj larĝigi sian esplorkampon, por serĉi novajn subatomajn partiklojn kaj ankaŭ por validigi aŭ forflankigi certajn teoriojn, kiel tiuj rilataj al la mallumaj materio kaj energio, - elklarigis CERN, per komunikaĵo.

FONTO:



*/*/*/*/*/*/ */*/*/*/*/*/


PROTEÍNA DE SOJA BRASILEIRA PODE SER O FUTURO NO COMBATE AO HIV // LA PROTEINO DE BRAZILA SOJO POVOS EFIKI ESTONTE EN LA BATALO KONTRAŬ HIV

05-04-2015

Um novo tipo de soja produzido aqui no Brasil por meio da Embrapa – Empresa Brasileira de Pesquisa Agropecuária levou cientistas americanos a ficarem mais próximos de uma possível vacina contra o HIV, vírus que transmite a Síndrome da Imunodeficiência Adquirida, a Aids.
Ainda há muita pesquisa pela frente, mas foi comprovado que uma proteína modificada dessa soja tem a capacidade de evitar que o vírus se multiplique.

A soja precisa ser desenvolvida dentro de laboratório para que a proteína possa ser modificada da forma como os cientistas precisam.
Trata-se de uma pesquisa inédita que já dura cerca de 9 anos em uma parceria da Embrapa na parte de Genética com o Instituto Nacional de Saúde dos Estados Unidos.

Essa proteína recebeu o nome de Cianovirina, mas não era comum de ser encontrada, estando apenas em uma espécie de alga marinha. Os pesquisadores, então, conseguiram extrair essa proteína da alga e colocar na soja, cuja semente é cultivada em laboratório. O grande feito é que a proteína acaba se unindo ao vírus do HIV e não deixando que o mesmo se reproduza no corpo humano.

Nova tipo de (transgena) sojo produktata en Brazilo, pere de BRENAGREO - Brazila Entrepreno pri Agrokultura Esplorado, faris usonajn sciencistojn pli proksimaj al ebla vakcino kontraŭ la HIV (Homa Imuno-nesufiĉestiga Viruso), la viruso kiu transmisias la Aidoson (Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (Aŭ Sindromo el Akirita Imunodeficito)).
Ankoraŭ estas multaj farotaj esploroj, sed jam estas eltrovite, ke iu modifita proteino de tia sojo havas la kapablon eviti, ke la viruso multobliĝu.

La sojo bezonas esti disvolvata ene de laboratorio, por ke la proteino povu esti modifita, laŭ la bezono de la sciencistoj.
Temas pri tute nova esploro, kiu jam daŭras naŭ jarojn, per partnereco de BRENAGREO (en la parto pri Genetiko) kun la Nacia Instituto pri Sano de Usono.

La proteino ricevis la nomon Cianvirino, kaj ĝi ne estis facile trovebla, antaŭe estinte nur en iu specio de mar-kreskaĵo. La esploristoj, do, sukcesis ekstrakti tian proteinon el la mar-kreskaĵo kaj inokuli ĝin en la sojon, kies semoj estas kultivataj en laboratorio. La grava okazo estas tio, ke la proteino ligiĝas al la viruso HIV, tiel ne lasante, ke tiu ĉi roproduktiĝu en la homa korpo.

FONTO:


******************

BICICLETA COM RODA SEM RAIOS: NOVA TECNOLOGIA // BICIKLO KUN RADOJ SEN RADIUSOJ: NOVA TEKNIKAĴO

03-04-2015




Um engenheiro italiano desenvolveu um protótipo de uma bicicleta com rodas sem raios.
Mais que isso: ela pode ser dobrada como se fosse um guarda-chuvas.
  
Feita de alumínio, a bicicleta foi criada por Gianluca Sada, que patenteou o sistema inovador de aros que dispensa os tradicionais raios das rodas comuns de bicicletas e motocicletas.

A invenção é resultado de uma parceria com a Fonderie e Officine Meccaniche Tonno com a incubadora de empresas inovadoras de Turim.

Ainda não há informação sobre o preço, mas a bicicleta sem raios pode entrar em produção industrial ainda este ano, segundo o inventor.

“A ideia surgiu quando vi uma criança brincando com um brinquedo velho que tinha uma roda sem raios, e então eu pensei que a chave para resolver o problema da portabilidade e usabilidade seria revolucionar o aro”, explicou  Gianluca Sada.

Unu itala inĝeniero disvolvis prototipon de biciklo kun radoj sen radiusoj. Krom tio: ĝi estas faldebla, kvazaŭ ĝi estus ombrelo.

Farita el aluminio, tia biciklo estas inventita de Gianluca Sada, kiu patentigis la noviniciatitan sistemon de rad-cirkloj kiu malbezonas la tradiciajn radiusojn de la ordinaraj biciklaj kaj motorbiciklaj radoj.

La inventaĵo estas la rezultato de iu partnereco de la entrepreno “Fonderie e Officine Meccaniche Tonno” kun la firmaokovejo “Incubatore Imprese”, de la Politekniko de Torino.

Ankoraŭ ne estas informo pri la prezo, sed la biciklo sen radiusoj povos ekproduktiĝi industriskale ankoraŭ ĉi-jare, laŭ ĝia inventinto.

“La ideo aperis, kiam mi vidis infanon ludantan per malnova ludilo, kiu havis radon sen radiusoj. Tiam mi ekpensis, ke la ŝlosilo por solvi la problemon de la portebleco kaj uzebleco (de bicikloj) estas tio, revolucii pri la rad-cirkloj”, rakontis Gianluca Sada.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=6616





Nenhum comentário: