sexta-feira, 27 de março de 2015

JOSÉ SIQUARA DA ROCHA: CENT JAROJ DA ESPERANTISTECO KAJ AMO

La bahia esperantisto José Siquara da Rocha  (josiquara@hotmail.com;josiquara@gmail.com) centjariĝas en ĉi tiu monato marto. Kiam li naskiĝis (en la bahia urbo Belmonto, en 1915), tiam Lazaro Ludoviko Zamenhof ankoraŭ vivis! Do ili estis samtempuloj, almenaŭ dum du jaroj.

Siquara postvivis Zamenhof kaj multajn aliajn post li, kaj ankaŭ multajn generaciojn da aktivuloj.

Koincide li same fariĝis kuracisto, kaj, kiel tio, li ankaŭ volontulis ĉe mizerejoj en Pilorio (malnova kvartalo de la urbo Salvador). Ĉu povas esti, ke li inspiriĝis de sia majstro el Bialistoko, kiu ankaŭ uzis sian kuracistan profesion por helpi napagipovulojn reakiri la sanon kaj ankaŭ vidi pli bone per la okuloj de la karno, same kiel li faris pri Esperanto, kiu helpas la homojn pli bone vidi per la okuloj de la animo?

 En la tumultema nuntempo atingi la centjariĝon ne estas facile. Tamen, ĉar Siquara agadis en multaj praktikaj kaj socie bonfaraj idealoj, interalie Spiritismo kaj Esperanto, mi kredas, ke li akiris viglon kaj sanon per la elĉerpo de diafanaj energioj el la ĉieloj, por ke li plu agadu tie ĉi sur la tera krusto ĝis nun.

 Estinte lernanto de Leopoldo Knoedt en la kvindekaj jaroj, li komencis instrui Esperanton post nur du monatoj da lernado.

Li estis aktiva esperantisto ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiel sindediĉa kaj senlaca instruisto, sed, eĉ post kiam li forlasis la instruĉambron, li plu agadis favore de Esperanto, kiel prezidanto de Bahia Esperanto-Asocio en Salvador, dum multa tempo, kaj aparte kiel donacinto de la nova sidejo de tiu tradicia loka esperantejo.

Poeto, li verkis belegajn poemlibrojn, inter kiuj “Dankon, Mia Amo”, plena de kortuŝaj amversoj.

Lia esperanta agado estis koncentrita kaj anonima, sed
sen ĝi la monda esperanta movado sendube estus malpli konata.

Li kompletigas sian centjariĝon. Espereble li povos plu rikolti el sia plenaga vivo multon da feliĉeco kaj amo, kiel rezulto de lia agado favore por la malriĉuloj kaj favore por la homaro.

Nenhum comentário: