sexta-feira, 13 de março de 2015

IO AŬ IOM PRI LA NOVTENDENCAJ PORESPERANTAJ PROPAGANDOJ

En tiu ĉi subfazo de la transira periodo de la Tero, inter du grandaj konsciaj civilizacioj, superregas la klareco, la socia inteligenteco, la informiteco (kvankam ne nepre la klereco, la saĝeco nek la ama inteligenteco, kiuj estas homaj atributoj pli ĝermontaj nur post ĉirkaŭ du jardekoj). Nuntempe necesas, do, poresperantaj propagandoj, agadoj kaj ekzemploj pli mojosaj kaj bazitaj sur realsciencaj perspektivoj. Ili estas pli allogaj kaj interesovekaj, almenaŭ al tiuj, kiuj emas al la konado. 


Nu, iel ajn, estas pli bona la tradicia agado de "verdaj papoj" (varbemaj idealistoj) ol nenia agado favore por Esperanto. 
Noteblas en la nuntempo granda marasmo kaj pasiveco flanke de multaj e-istoj, inter kiuj multaj eĉ estas aŭ estis kompetentaj aktivistoj en sia mensa junaĝo. Rimarkeblas granda mensa maljuneco kaj malvigleco ĉe esperantistaj vicoj, sendepende de ties fizikaj aĝoj, mi ne scias kial. Pro tio kelkfoje mi admiras la individuan klasikstilan propagandon de fora senlaculo. Lia izola kaj foje naiva agado servas kiel propagando por Esperanto, sed ankaŭ kiel nekonscia protesto kontraŭ la neagemo de la plimulto el la pasive kompetentaj movadanoj.

Jen tio ĉi estas la granda defio de ni, kiel esperantistaj intelektuloj: kunigi la fervoron de la mensa juneco kun la strategioj plej aktualaj en la tereno de komunikado kaj varbado, jen movite de la verdstela idealo, jen movite de la profitodona praktika realo. La homara grundo daŭre estas kultivebla per nia senĉesa semado, sed tamen se ni aldonos al tiu ĉi la rapidĝermigan sterkon de la elektronikaj rimedoj (kondiĉe ke tiuj ĉi ne kompromitu la naturecon kaj la integrecon de la grajnoj), des pli bone.
Grave tamen estas, ke ni semu kaj semu, neniam laciĝante pro malfido kaj pesimismo, kiuj konsistigas la plej danĝeran pandemion (tuthomaran malsanon) de la nuntempo.





Nenhum comentário: