quinta-feira, 14 de agosto de 2014

PRI LA DEMANDO GAZAO




Ami estas scienca strategio venki militon. Kiam ni amas, ni ne nur nuligas la malamon de la alia, per la pli forta potenco de tiuj altvibraj energiondoj nomataj simplige AMO, sed sekve ni ankaŭ malfortigas la malbonigan potencon de la alia. Tio validas en la interindividuaj rilatoj kaj en la intersociaj kolektivoj. Jesuo, kiu la unua predikis tion, estis antaŭ ĉio milita strategiisto.
Matematike ni disvolvas tion en nia teksto



La baza problemo estas, ke niaj interkonfliktantaj fratoj el Mezoriento ankoraŭ ne rekonis, ke la Kristo, la profeto super la profetoj, predikis, ke ĉiuj familioj, inkluzive tiujn devenintajn el la malnovtestamentaj Iŝmael kaj Isaako, formas, en lia eklezio (konstruita per la mortero de liaj Evangeliaj instruoj), unu solan familion, ligitan per la sango de la Amo. Kiam ili ekkomprenos tion, aŭtomate la militoj inter ili estingiĝos preskaŭ aŭtomate. Ankoraŭ estas tempo.

Necesas, do, tutmonda amasa sendado de pozitivaj kaj altvibraj pensoj, en formo de preĝoj, porpensoj ktp, celantaj al la gaza-sektoro kaj al ĉiuj landoj kaj popoloj interbatalantaj, tra centripetaj homaramaj koridoroj. Tio devas esti farata iniciate de la mezorientanoj ne ligitaj al la konfliktoj, kaj ankaŭ de la tuta homaro. Tio estas iniciato, kiu povos helpi en la estingo de la delongtempa interbatalado. Ĉefe la infanoj certe benos nin en la estonteco.

Nenhum comentário: