quinta-feira, 1 de maio de 2014

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM MAIO DE 2014 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN MAJO 2014



PAPA E PREMIÊ DE ISRAEL DIVERGEM SOBRE LÍNGUA FALADA POR JESUS // LA PAPO KAJ LA ĈEFMINISTRO DE ISRAELO MALKONSENTAS PRI LA LINGVO PAROLITA DE JESUO

31-05-2014

Em sua viagem pelo Oriente Médio, o Papa Francisco e o primeiro-ministro de Israel, Benjamin Netanyahu, discordaram nesta segunda-feira (26) sobre a língua falada por Jesus dois milênios atrás, durante um encontro público em Jerusalém.
"Jesus esteve aqui, nesta terra. Ele falava hebraico", disse Netanyahu ao Papa, durante o encontro no qual o primeiro-ministro citou uma forte conexão entre o judaísmo e o cristianismo.

"Aramaico", interveio o papa.

"Ele falava aramaico, mas ele sabia hebraico", Netanyahu retrucou.

O professor de linguística Ghil'ad Zuckermann disse à Reuters que tanto Netanyahu, filho de um renomado historiador judeu, quanto o Papa, líder espiritual da comunidade de 1,2 bilhão de católicos no mundo, têm argumentos válidos.
"Jesus era um falante nativo do aramaico", disse sobre a língua semítica quase extinta que tem grande relação com o hebraico. "Mas ele também teria conhecido o hebraico porque havia escritos religiosos em hebraico."
Zuckermann afirmou que na época de Jesus, o hebraico era falado pelas classes mais baixas, "o tipo de pessoas a quem ele pregava".
Judeu, Jesus nasceu em Belém, na região da Judeia -- à época dominada pelos romanos --, atual Cisjordânia, ocupada por Israel. Ele cresceu em Nazaré e ministrava na Galileia, no norte de Israel, e morreu em Jerusalém, cidade reverenciada por judeus, cristãos e muçulmanos e reivindicada por israelenses e palestinos.

En sia vojaĝo tra Mezoriento, la Papo Francisko kaj la ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanyahu, malkonsentis, en la lasta lundo (la 26-a), dum publika renkontiĝo en Jerusalemo, pri la lingvo parolita de Jesuo du mil jarojn antaŭe.
“Jesuo vivis tie ĉi, en tiu ĉi lando. Li parolis la hebrean”, diris Netanyahu al la Papo, dum renkontiĝo, en kiu la ĉefministro menciis fortan ligiĝon inter la Judismo kaj la Kristanismo.

“La aramean”, kontraŭdiris la Papo.

“Li parolis la aramean, sed li scipovis la hebrean”, Netanyahu diris rebate.

Ghil'ad Zuckermann, profesoro pri Lingvistiko, diris al Reuters, ke kaj Netanyahu, filo de renoma juda historiisto, kaj la Papo, spirita gvidanto de komunumo je 1,2 miliardoj da katolikoj en la mondo, havas validajn argumentojn.
“Jesuo estis denaska parolanto de la aramea”, diris li pri tiu semida preskaŭ estingita lingvo, kiu havas grandan rilaton kun la hebrea. “Tamen certe li konis ankaŭ la hebrean, ĉar tiam ekzistis religiaj skribaĵoj en tiu ĉi lingvo.”
Zuckermann asertis, ke en la tempo de Jesuo la hebrea estis parolata de la sociaj klasoj pli malaltaj, “de tiaj homoj, al kiuj li predikadis”.
Juda, Jesuo naskiĝis en Bet-Leĥem, en la regiono de Judeo, tiutempe subigita de la Romianoj (la nuntempa CisJordanio, okupaciita de Israelo). Li kreskiĝis en Nazareto, instruadis en Galileo (norde de Israelo), kaj mortis en Jerusalemo, urbo respektata de judoj, kristanoj kaj muzulmanoj kaj rajtpostulata de la israelanoj kaj palestinanoj.
FONTO:



-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/

ESTUDO MOSTRA QUE PORNOGRAFIA PODE PREJUDICAR O CÉREBRO // STUDAĴO MONTRAS, KE PORNOGRAFIO POVAS MALUTILI LA CERBON

30-05-2014

Homens que passam muito tempo vendo pornografia na internet parecem ter menos matéria cinzenta em certas partes do cérebro e sofrem redução de sua atividade cerebral, revelou um estudo alemão publicado nesta quinta-feira nos Estados Unidos.

"Encontramos um importante vínculo negativo entre o ato de ver pornografia durante várias horas por semana e o volume de matéria cinzenta no lóbulo direito do cérebro", assim como a atividade do córtex pré-frontal, escrevem os cientistas do Instituto Max Planck para o Desenvolvimento Humano em Berlim.

"Estes efeitos poderiam incluir mudanças na plasticidade neuronal resultante de intensa estimulação no centro do prazer", acrescentou o estudo, publicado na edição online da revista "Psychiatry", da Associação Médica Americana.

Os autores, no entanto, não puderam provar que estes fenômenos sejam causados diretamente pelo consumo de pornografia e, por isso, afirmam que é necessário continuar com as pesquisas. Mas, segundo eles, o estudo já fornece um primeiro indício da existência de uma relação entre o ato de assistir pornografia e a redução do tamanho e da atividade do cérebro como reação ao estímulo sexual.
Homoj, kiuj pasigas multan tempon vidante pornografiaĵojn en Interreto, ŝajnas havi malpli da griza substanco en certaj partoj de la cerbo, kaj ili suferas la malpliiĝon de sia cerba aktiveco, laŭ rivelis germana studaĵo publikigita lastĵaŭde en Usono.

“Ni trovis gravan negativan ligiĝon inter la ago spekti pornaĵojn dum multaj horoj semajne kaj la malpligrandiĝo de la volumeno de la griza substanco en la dekstra lobo de la cerbo, sammaniere kiel la reduktiĝon de la aktiveco de la  prealfronta kortekso” – skribis sciencistoj de Instituto Max Planck por la Homa Evoluo, en Berlino.

“Tiuj efikoj povus okazigi ŝanĝojn en la neŭrona plastieco, kiel rezultojn de intensa stimulado de la cerba plezuro-areo”, aldonis la studaĵo, publikigita en la virtuala eldono de la revuo "Psychiatry", de la Usona Kuracista Asocio.

La aŭtoroj, tamen, ne povis pruvi, ke tiuj fenomenoj estas kaŭzitaj rekte de la konsumo de pornografaĵoj, kaj tial ili asertis, ke estas necese daŭrigi la esplorojn. Sed tamen, laŭ ili, la studaĵo jam liveris unuan indicon de la ekzisto de rilato inter la kutimo vidi pornaĵojn kaj la malpliiĝo de la grando kaj de la aktiveco de la cerbo, kiel reago al la seksa stimulo.
FONTO:
http://exame.abril.com.br/estilo-de-vida/noticias/estudo-mostra-que-pornografia-pode-prejudicar-o-cerebro

▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼

MISTERIOSO OVNI É FLAGRADO NO HAVAÍ E CAUSA ESPANTO EM TODO O PAÍS // MISTERA NIFO ESTIS VIDATA SUPER HAVAJO KAJ EKTIMIGIS ĈIE EN LA LANDO

29-05-2014

Um estranho objeto, bastante luminoso e que se movimentava rapidamente, foi visto na última terça-feira por moradores do Havaí. O objeto voador não identificado deixou um rastro de luz, foi fotografado por várias pessoas, mas sua origem ainda é um mistério. De acordo com testemunhos, o fenômeno durou entre 10 e 15 minutos.
Diante da repercussão por conta da aparição do óvni, as Forças Armadas dos Estados Unidos também se manifestaram sobre o ocorrido. De acordo com um porta-voz, em entrevista a uma emissora de televisão, não foi realizado nenhum teste militar no momento em que as luzes foram avistadas, contudo, o governo afirmou que foi feito um teste de mísseis para avaliar a defesa do estado norte-americano.

Stranga objekto tre luma, kiu moviĝis rapide en la aero, estis vidata lastmarde de loĝantoj de Havajo. La neidentigita fluganta objekto lasis post si lumajn striojn kaj estis fotografita de multaj homoj, sed ĝia origino ankoraŭ estas mistera. Laŭ atestintoj, la fenomeno daŭris inter 10 kaj 15 minutoj.
Pro la parolegoj kaŭzitaj de la apero de la NIFO, ankaŭ la armeaj fortoj de Usono faris deklaron pri la okazaĵo. Laŭ usona proparolanto dum intervjuo al TV-stacio, okazis neniu milita testo en la momento, kiam la lumoj estis ekvidataj. Tamen, la registaro asertis, ke estis farita testo pri misiloj, por taksi la defendon de tiu usona ŝato.

FONTO:



         -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/ -/-/-/-/

JOVEM PRESENTEIA DESCONHECIDOS QUE PARAM PARA UMA CONVERSA TODA SEMANA NA AVENIDA PAULISTA // ĈIUSEMAJNE, EN AVENUO PAŬLISTA, JUNULINO FARAS DONACOJN AL NEKONATULOJ, KIUJ HALTAS, POR INTERPAROLI KUN ŜI

28-05-2014

Quem passa pela Avenida Paulista, em São Paulo, sabe da variedade de artistas que se apresentam pelas suas calçadas em troca de algumas moedas. Mas desde janeiro deste ano, uma jovem capixaba de 22 anos vem ganhando destaque por fazer o contrário. Em vez de tentar ganhar uns trocados, ela presenteia, com um quadro, desconhecidos que passeiam pelo famoso endereço.

"Eu dou pintura para as pessoas que conversam comigo", contou Mariana Schettino para a Marie Claire. As obras são criadas por ela mesma, na hora, enquanto ouve a biografia de pedestres que circulam pela região. "As histórias me inspiraram para viver! Cada uma com sua própria beleza, aquilo que te constrói e faz único. Eu gosto de ver o que cada pessoa é. Isto para mim é inspirador, pois você aprende com o outro, aprende muito!"

Ao longo de quatro meses, a turismóloga e comunicóloga não sabe dizer ao certo quantas pessoas já escutou. Mas afirma já ter ouvido biografias interessantes de gente que passou por lá. "Uma das mais inspiradoras foi a de uma atleta brasileira, corredora profissional, que foi moradora de rua. A história dela para mim foi muito marcante."

Kiuj ofte iras tra Avenuo Paŭlista, en la urbo San-Paŭlo, tiuj certe konas la multajn artistojn, kiuj sin prezentadas sur ĝiaj trotuaroj, kontraŭ kelkaj moneroj. Sed, ekde la ĉi-jara januaro, 22-jaraĝa junulino el la ŝtato Espirito-Santo distingiĝas per tio, ke ŝi faras kontraŭe. Anstataŭ provi gajni groŝojn, ŝi donacas per pentraĵoj al nekonatoj, kiuj preterpasas tiun faman adreson.

"Mi donacas pentraĵojn al tiuj homoj, kiuj konversacias kun mi", diris Mariana Schettino al la revuo Marie Claire. La artaĵoj estas farataj de ŝi mem, sammomente kiam ŝi aŭskultas la vivhistoriojn de homoj, kiuj cirkulas tra tiu loko. "Tiuj historioj inspiras min vivi! Ĉiu el ili havas sian belecon, tion, kio konstruas onin kaj faras lin unika. Mi ŝatas koni ĉiun homon tiel, kiel li vere estas. Tio por mi estas inspira, ĉar mi lernas kun la aliaj kaj lernas multe!"

En la daŭro de kvar monatoj, la turismologino kaj komunikologino ne scias precize, kiom da homoj ŝi jam aŭskultis, tamen ŝi asertas, ke ŝi jam aŭskultis interesajn vivhistoriojn de homoj, kiuj haltis antaŭ ŝi. "Unu el la plej inspiraj estis tiu de brazila atletino, profesia kuristino, kiu estis stratloĝantino. Ŝia historio por mi estis tre impresa."
FONTO:




*****************************************

ARTISTA USA LAMA PARA DECORAR UMA SALA DE AULA NA ÍNDIA E O RESULTADO É FABULOSO // ARTISTO UZAS KOTON, POR DEKORACII LERNOĈAMBRON EN HINDUJO, KAJ LA REZULTAĴO ESTAS MIRINDEGA

27-05-2014



Qual seria a melhor maneira de levar a arte para dentro das salas de aula de uma pequena escola que fica no leste da Índia, a 17 horas de trem de Nova Deli? Para o artista japonês Yusuke Asai, a solução foi transformar paredes, chão e teto em tela.

A escola Niranjana School foi criada a partir de doações feitas por estudantes japoneses e costuma receber visitas direto do Japão. O visitante da vez foi Asai, que compõe obras de arte utilizando os materiais que tiver à mão. No caso, toda a pintura foi feita utilizando oito tipos diferentes de lama e poeira. O incrível mural mostra um mundo com pessoas, animais e os mais diversos tipos de vegetação.

Apesar de estarem por toda a escola, as pinturas duraram apenas alguns meses, sendo lavadas depois disso. Contudo, a obra foi devidamente registrada.
 Kiu estas la plej bona maniero enkonduki la Arton en la lernoĉambrojn de malgranda lernejo, kiu situas en la oriento de Hindujo, 17 horojn per trajno for de Nov-Delhio? Iniciatita de la japana artisto Yusuke Asai, la solvo estis tio, aliigi murojn, plankon kaj plafonon en pentraĵ-ekranon.

La lernejo Niranjana School estis starigita post monhelpoj de japanaj studentoj, kaj ĝi ofte ricevas vizitojn rekte el Japanujo. La lastfoja vizitanto estis Asai, kiu faradas pentraĵojn, utiligante ĉiajn haveblajn materialojn. Ĉi-kaze, la tuta pentraĵo estis farita el ok malsamaj variaĵoj de koto kaj polvo. La tre mirindaj murpentraĵoj montras mondon kun homoj, bestoj kaj la plej diversaj specoj de vegetaĵoj.

Malgraŭ tio, ke ili disis tra la tuta lernejo, la pentraĵoj daŭris nur kelkajn monatojn, estante forlavitaj poste. Tamen, la verko estis konvene fotografie registrita. 
FONTO:


           =*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*


ALUNOS QUE ESTUDAM MÚSICA SÃO MELHORES EM MATEMÁTICA // LERNANTOJ, KIUJ STUDAS MUZIKON, ESTAS PLI LERTAJ EN MATEMATIKO


26-05-2014

As crianças que estudam Música são aquelas que revelam um melhor desempenho em Matemática. As conclusões são de um estudo levado a cabo na Universidade de Aveiro, segundo o qual quanto mais anos tiver a aprendizagem musical, melhor é o desempenho matemático, nomeadamente a nível da Geometria.

A investigação teve por base o percurso escolar do 7º ao 9º ano de escolaridade de 112 alunos de norte a sul do país, sendo que, 62 dos mesmos, estudam Música.
Entre os pequenos músicos avaliados, os alunos de teclado revelaram-se aqueles com melhores notas a Matemática.

A associação entre aprendizagem musical e performance matemática permanece evidente mesmo excluindo as diferenças entre alunos a nível de inteligência e nível socioeconómico.

"Os resultados dão conta da aptidão preditiva das lições de Música no desempenho matemático mesmo sem a interferência destas duas variáveis potenciadoras do desempenho académico", refere Carlos dos Santos Luiz, líder da investigação, à Lusa.
La infanoj, kiuj studas Muzikon, elmontras pli bonan lertecon en Matematiko. Tion konkludis esploro farita de la Universitato de Avejro (Portugalujo), laŭ kiu ju pli da jaroj oni dediĉos al muzika lernado, des pli bona estos lia matematika lerteco, specife en Geometrio.

La esploro enfokusigis de la sepa ĝis la naŭa lernejaj serioj, taksante 112 studentojn de la nordo ĝis la sudo de Portugalujo. El ili 62 studas Muzikon.
Inter la taksitaj “malgrandaj muzikistoj”, la lernantoj pri ritmomaŝino havis la plej altajn notojn en Matematiko.

La rilato inter la muzika lernado kaj la matematika lerteco daŭris evidenta, eĉ kiam ignoriĝis la diferencaj niveloj de inteligenteco kaj de sociekonomia statuso inter la lernantoj.

“La rezultato raportas, ke muzikaj lecionoj antaŭkapabligas por la matematika lerteco, eĉ sen la influo de tiuj du diferencigiloj, kiuj potencigemas la akademian rendimenton”, diris Carlos dos Santos Luiz, gvidanto de la esploro, al Lusa.
FONTO:


*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

PRIORIZAR ASPECTOS POSITIVOS DA VIDA É RESSALTADO NAS CONCLUSÕES DE UMA PESQUISA GALLUP // PRIORITATIGO DE POZITIVAJ ASPEKTOJ DE LA VIVO RELIEFIĜIS EN LA KONKLUDO DE ENKETO DE GALLUP

25-05-2014

Pelo menos sete em cada dez pessoas no mundo desfrutam da vida, sorriem, se sentem descansadas e tratadas com respeito, segundo uma pesquisa da Gallup publicada nesta quarta-feira.
A pesquisa revelou também que os latino-americanos possuem um maior otimismo."Apesar dos conflitos e dos transtornos que dominam grande parte das notícias, as pessoas experimentam muitas emoções positivas no mundo todo", afirmou a empresa americana.

Para chegar a essas conclusões,  Gallup entrevistou no último ano aproximadamente mil pessoas com mais de 15 anos de idade em 138 países e territórios. Segundo a empresa, 51% dos entrevistados afirmaram que tinham aprendido algo ou tinham feito algo interessante no dia anterior.

Além disso, o "índice de experiência positiva" do Gallup, que desde 2006 esteve acima de 68%, chegou a 71% no último ano. Entre os dez países onde mais emoções positivas são registradas, com exceção da Dinamarca, todos estão na América Latina, apontou a pesquisa, na qual o Paraguai lidera o índice de "emoções positivas", seguido por Panamá, Guatemala, Nicarágua e Equador.
Almenaŭ sep en ĉiu deko da homoj en la mondo ĝuas la vivon, ridas, sentas sin trankvilaj kaj traktataj kun respekto, laŭ enketo de Gallup, publikigita la lastan merkredon.
La enketo montris ankaŭ, ke la latinamerikanoj havas plej grandan optimismon. “Malgraŭ la konfliktoj kaj malordoj kiuj superregas grandan parton de la novaĵoj, la homoj spertas multajn pozitivajn emociojn en la tuta mondo”, asertis la usona enket-firmao.

Por alveni al tiuj konkludoj, Gallup enketis lastjare proksimume mil homojn pli ol 15-jarajn, en 138 landoj kaj teritorioj. Laŭ la entrepreno, 51% de la enketitoj asertis, ke ili lernis ion aŭ faris ion interesan en la antaŭa tago.

Krom tio, laŭ Gallup, la “procento de pozitivaj spertoj”, kiu ekde 2006 ĉirkaŭis 68%, atingis 71% en la lasta jaro. El la dek landoj, kie pli da pozitivaj emocioj estis notitaj, escepte de Danujo, ĉiuj estas en Latinameriko, laŭ montris la enketo, en kiu Paragvajo havas la plej altan procenton de “pozitivaj emocioj”, sekvata de Panamo, Gvatemalo, Nikaragvo kaj Ekvadoro.
FONTO:




A CIDADE DE FAZ DE CONTA // LA ŜAJNA URBO

24-05-2014

Hogewey é um lugar pacato e charmoso, com 23 casinhas simpáticas, um restaurante agradável e várias opções de lazer para os cerca de 150 moradores.
Poderia ser apenas mais uma vilinha qualquer no norte da Holanda. Mas é uma cidade de faz de conta – que foi construída dentro de um asilo para idosos portadores de doenças mentais. A ideia é que eles façam compras, frequentem o teatro, se encontrem para comer ou bater papo pelas ruas da vila, levem a vida como se estivessem numa cidade de verdade, mas protegidos dos perigos do mundo real.
“Os pacientes podem sair para o café ou para o supermercado, sempre que quiserem, em um ambiente totalmente seguro”, descreve o arquiteto Michael Bol, que projetou a vila. Ela fica na cidadezinha de Weesp, de apenas 18 mil habitantes, e costumava ser um asilo como todos os outros, até que foi reconstruída em 2009. “Nós quisemos criar um clima de lar, não um ambiente hospitalar”, afirma Bol.
Moram até sete idosos em cada casa. Cada habitação tem decoração personalizada, tentando reproduzir o estilo do lugar onde cada um vivia antes.
Os idosos são auxiliados por cuidadores – que usam roupas comuns, não uniformes, e, além de cuidar dos velhinhos, também trabalham no comércio da vila, como garçons, caixas de supermercado e cabeleireiros.
Hogewey é mantido pelo governo, que paga 5 mil euros por mês para manter cada idoso. Alguns dos velhinhos nem chegam a perceber que estão num asilo. E vivem mais felizes.
Hogevejo estas pacema kaj ĉarma loko, kun 23 simpatiaj dometoj, agrabla restoracio kaj diversaj distrejoj por siaj ĉirkaŭ 150 loĝantoj.
Ĝi povus esti nur unu plia ajna vilaĝeto en la norda parto de Nederlando. Tamen ĝi estas urbo de fantazio, kiu estis konstruita ene de azilo por mensmalsanaj maljunuloj. La celo estas, ke ili faru aĉetojn, vizitu la teatron, renkontiĝu por kunmanĝi aŭ babili tra la stratoj de la vilaĝo, sume havu vivon, kvazaŭ ili estus en vera urbo, sed protektitaj kontraŭ la danĝeroj de la reala mondo.
“La pacientoj povas elhejmiĝi por iri al la kafejo aŭ al la superbazaro, ĉiam kiam ili volas, en medio tute sekura”, priskribas la arkitekto Michael Bol, kiu planis la vilaĝon. Ĝi situas ĉe la urbeto Ŭespo, kiu havas nur 18 mil loĝantojn. Antaŭĝi estis ordinara azilo, kiaj estas ĉiuj aliaj, ĝis ĝi estis rekonstruita, en 2009. “Ni intencis estigi hejmecan etoson, ne hospitalecan medion”, asertas Bol.
Loĝas ĝis sep altaĝuloj en ĉiu domo. Ĉiu loĝejo havas personecigitan dekoracion, kiu provas imiti la stilon de la loko, kie ĉiu vivis antaŭe.
La maljunuloj estas helpataj de flegistoj – kiuj surhavas laŭvolajn ĉiutagajn vestaĵojn, ne uniformojn. Kaj krom prizorgi la blankharulojn, ili laboras ankaŭ en la komercejoj de la vilaĝo, kiel kelneroj, kasistoj de superbazaro kaj haristoj.
Hogevejo estas tenata de la registaro, kiu pagas po 5 mil eŭrojn monate, por plurestigi ĉiun “urbanon”.
Kelkaj el la hogevejanoj eĉ ne rimarkas, ke ili estas en azilo. Kaj tial ili vivas pli feliĉe.
FONTO: REVISTA BRASILEIRA “SUPERINTERESSANTE” – EDIÇÃO DE MAIO/2014 // BRAZILA REVUO “SUPERINTERESSANTE”, NUMERO DE MAJO/2014



APLESTOSUCHUS SORDIDUS: O CANIBAL DE GENERAL SALGADO // APLESTOSUCHUS SORDIDUS: LA “KANIBALO” EL GENERAL-SALGADO

23-05-2014

O município de General Salgado (110 km de Rio Preto) voltou a apresentar ao mundo, esta semana, uma nova espécime de crocodilo pré-histórico que viveu no noroeste paulista há 70 milhões de anos. O achado surpreendeu pesquisadores ao trazer na região estomacal partes de outro fóssil menor e preservado.

O animal maior tem aproximadamente 2,30 metros de comprimento e 220 quilos, e foi batizado de Aplestosuchus sordidus (em tradução livre, “abominável crocodilo guloso”). Ele integra o subgrupo dos Baurussuquídeos, que já tem outras quatro espécies de crocodilos da mesma família encontrados no mesmo sítio arqueológico.

Já a presa menor, que estava com partes do crânio e dos dentes bem preservados, deveria pertencer ao subgrupo dos Esfagessaurídeos, animais menores e de dieta onívora ou herbívora, segundo o biólogo Pedro Lorena Godoy, da USP.
La municipo General-Salgado (110 km de Rio Preto) reekspoziciis al la mondo, ĉi-semajne, novan specion de prahistoria krokodilo, kiu vivis en la san-paŭlia nordokcidento, antaŭ 70 milionoj da jaroj. La malkovraĵo estis surprizinta la esploristojn, pro tio ke ĝi entenis en sia stomako pecojn de alia samspecia fosilio, malpli granda kaj en stato de konserveco.

La plej granda besto estas proksimume 2,3 metrojn longa kaj 220 kilogramojn peza kaj estis nomita Aplestosuchus sordidus (laŭ libera traduko, “abomeninda manĝemega krokodilo”). Ĝi apartenas al la subspecio Baurusukideo, kiu jam havas aliajn kvar subspeciojn de krokodiloj el la sama familio, eltrovitajn en la sama arkeologia loko.

Tamen, la malgranda kaptitaĵo, kiu havas partojn de la kranio kaj de la dentoj bone konservitaj, certe membras en la subspecio Esfagesaŭrideoj, el pli malaltaj bestoj kun ĉiomanĝa aŭ kun herbovora dieto, laŭ diris la biologo Pedro Lorena Godoy, el USP (Universitato de San-Paŭlio).
FONTO:

-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/


EGITO: DESCOBERTOS RESTOS DE UM TEMPLO DE MAIS DE 2,2 MIL ANOS // EGPITIO: ESTAS MALKOVRITAJ LA RUINOJ DE TEMPLO JE PLI OL 2,2 MIL JAROJ

22-05-2014

Arqueólogos descobriram os restos de um templo da época do rei Ptolomeu II (246- 282 a.C) na província de Beni Suef, ao sul da capital do Egito.
Os vestígios foram descobertos na escavação da zona arqueológica de Jabal-al Nour, localizada na ribeira leste do rio Nilo, cerca de 110 quilômetros do Cairo.

A importância do descobrimento está no fato de que é a primeira vez que se localiza um templo da época de Ptolomeu II em Beni Suef, o que fornecerá mais informações históricas e detalhes geográficos sobre seu período. Nesse sentido, o ministro egípcio de Antiguidades, Mohammed Ibrahim, revelou que o descobrimento pertence a um dos monarcas mais importantes da dinastia Ptlomaica, já que reinou durante mais de 36 anos.
Arkeologoj malkovris la restaĵojn de templo el la epoko de reĝo Ptolemeo la 2-a, en la provinco Beni-Suefio, sude de la ĉefurbo de Egiptujo.
La postsignoj estis trovitaj en la kavaĵo de la arkeologia zono de Jabal-Nuro, ĉe la orienta flanko de rivero Nilo, ĉirkaŭ 110 kilometrojn de Kairo.

Tiu eltrovaĵo estas grava, ĉar unuafoje oni malkovris templon el la tempo de Ptolemeo la 2-a, en Beni-Suefo, tiel ke ĝi donos pliajn historiajn informojn kaj geografiajn detalojn pri lia periodo.
En tiu senco, la egipta ministro pri Antikvaĵoj, Mohammed Ibrahim, klarigis, ke tiu malkovraĵo apartenis al unu el la plej gravaj monarkoj el la ptolemea dinastio, konsiderante, ke li reĝis dum pli ol 36 jaroj.
FONTO:



/////////*********\\\\\\\\\

FELICIDADE INTERNA BRUTA (FIB), OUTRO JEITO DE MEDIR O CRESCIMENTO DE UM PAÍS // ENLANDA MALNETA FELIĈO (EMF), ALIA MANIERO MEZURI LANDAN EVOLUADON

21-05-2014

Enquanto os países que seguem os modelos tradicionais de desenvolvimento têm como objetivo principal o crescimento econômico, o conceito de Felicidade Interna Bruta (FIB) se baseia no princípio de que o verdadeiro desenvolvimento de uma sociedade surge quando o espiritual e o material são simultâneos, se complementando mutuamente.

Felicidade Interna Bruta (FIB) é um indicador sistêmico criado em 1972 pelo rei do Butão, Jigme Singya Wangchuck. Desde então, o reino butanês, com o apoio do Programa das Nações Unidas para o Desenvolvimento, começou a colocar este conceito em prática, atraindo a atenção de todo o mundo com sua nova fórmula para medir o progresso de sua nação.

O calculo da “riqueza” de cada país deveria considerar aspectos que vão além do desenvolvimento econômico, como a conservação do meio ambiente e a qualidade da vida das pessoas.
As diretrizes do FIB apontam a necessidade de uma integração entre o desenvolvimento material, o psicológico, o cultural e o espiritual. 


Dum la landoj, kiuj sekvas la tradiciajn modelojn de disvolvado, havas kiel ĉefan celon la ekonomian kreskadon, la koncepto de Enlanda Malneta Feliĉo (EMF) sin bazas sur la principo, ke la vera disvolvado estiĝas, kiam la spirita kaj la materia disvolvadoj okazas simultane, kompletigante unuj la aliajn, reciproke.

Enlanda Malneta Feliĉo (EMF) estas sistema indikilo kreita en 1972, de la reĝo de Butano, Jigme Singya Wangchuck.  Ekde tiam la butana regno, apogate de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, praktikas tiun koncepton, altirante la atenton de la tuta mondo, per sia formulo mezuri la progreson de sia nacio.

La kalkulo de la “riĉeco” de ĉiu lando devus konsideri aspektojn, kiuj situas trans la ekonomia disvolvado, kiel la protektado de la naturaj medioj kaj la vivkvalitoj de la homoj.
La direktivoj de EMF reliefigas la neceson de integriĝo de la materia, psikologia, kultura kaj spirita disvolvadoj.

FONTO:


&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&


INTERNET DEMAIS DEIXA CRIANÇAS COM PROBLEMAS MENTAIS // TRO DA INTERRETUMADO KAŬZAS MENSAJN PROBLEMOJN AL LA INFANOJ

20-05-2014

Essa é a conclusão da Public Health England, autoridade que cuida da saúde pública na Inglaterra. O órgão emitiu um alerta de que crianças que passam mais de quatro horas por dia sentadas em frente a um computador estão num grupo de risco elevado, mas mesmo o uso moderado pode não ser aconselhável.

Os pequenos se tornam agressivos e desenvolvem problemas sociais como solidão, depressão, ansiedade e baixa autoestima. E há uma ligação entre tudo isso e o uso de redes sociais como Facebook.

Uma a cada 10 crianças do país hoje sofre com algum problema de saúde mental e 1/3 dos adolescentes admitem se sentir para baixo ou triste pelo menos uma vez por semana. Pior que isso, alguns acham que as coisas estão tão desesperadoras que ele não têm "nada pelo que viver.

Em comunicado repercutido pelo Telegraph, a autoridade de saúde comenta que os avanços conquistados em relação à autoestima infantil ao longo dos últimos 20 anos caminham agora em sentido oposto.

"As crianças que passam mais tempo em computadores, assistindo TV e jogando videogames tendem a experimentar níveis mais elevados de estresse emocional, ansiedade e depressão", informa o relatório.
Tio estas la konkludo de Public Health England, administra agentejo de la departemento pri publika sano en Anglujo. La organo disatentigis, ke infanoj, kiuj sidas po pli ol kvar horojn tage antaŭ la komputilo, apartenas al tre vundebla homgrupo, kaj ke eĉ la modera uzado ne estas konsilinda.

La etuloj iĝas agresemaj kaj naskas sociajn malordojn, kiel soluleco, deprimo, maltrankvileco kaj malalta memfido. Krome, ekzistas interrilato inter ĉio tio kaj la uzado de sociaj retoj, kiel Fejsbuko.

Ĉiu deka infano en Anglujo suferas ian mensmalsanon, kaj unu triono de la adoleskantoj rekonas, ke ili sentas sin deprimitaj aŭ malĝojaj almenaŭ unu fojon semajne. Ankoraŭ pli malbone, kelkaj el ili opinias, ke la aferoj estas tiel senesperigaj, ke ili havas nenion plu por kio vivi.

En komunikaĵo forte impresanta per Telegraph, la aŭtoritatulo pri sano komentarias, ke la atingitaj progresoj pri infana memestimo, laŭlonge de la lastaj jaroj, nun survojas en kontraŭa direkto.

“La infanoj, kiuj pasigas pli da tempo ĉe la komputilo, aŭ spektante televidilon kaj videoludante, emas sperti pli altajn nivelojn de emocia streso, anksieco kaj deprimo”, informas la raporto.
FONTO:



((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((☺))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))

ENCONTRADO O MAIOR DINOSSAURO DO MUNDO NA ARGENTINA // ESTAS MALKOVRITA LA PLEJ GRANDA DINOSAŬRO DE LA MONDO, EN ARGENTINO

19-05-2014

Os fósseis do maior dinossauro do mundo foram encontrados na Patagônia argentina. As impressionantes medidas do animal são de 77 toneladas de peso, 40 metros de comprimento e 20 metros de altura.
De acordo com paleontólogos, esta pode ser a maior criatura a ter vivido na terra. Ele bate em sete quilos o recorde detido até agora pelo Argentinossauro.

No sítio arqueológico também foram encontrados cerca de 150 ossos fossilizados de sete exemplares. Especialistas do Museu de Paleontologia Egidio Ferugio acreditam que este possa ser uma nova espécie de Titanossauro, um enorme herbívoro que viveu no último período Cretáceo, entre 95 e 100 milhões de anos atrás.
O animal ainda não recebeu o nome , mas os especialistas já adiantaram que o nome "deverá descrever a sua grandiosidade e recordar a região em que foi encontrado".
La fosilioj de la plej granda dinosaŭro de la mondo estis eltrovitaj en la argentina Patagonio. La impresaj mezuroj de la besto estas 77 tunoj da pezo, 40 metroj da longo kaj 20 metroj da alto.
Laŭ la paleontologoj, tiu ĉi povas esti la plej granda estaĵo vivinta sur la Tero. Ĝi superas per sep kilogramoj la rekordon atingintan ĝis nun de la Argentinosaŭro.

En la arkeologia loko estis malkovritaj ankaŭ ĉirkaŭ 150 fosiliiĝintaj ostoj de sep aliaj ekzempleroj.
Fakuloj de la Muzeo de Palentologio Egidio Ferugio kredas, ke tiu ĉi povas esti nova specio de Titanosaŭro, grandega herbovorulo, kiu vivis en la lasta kretacea periodo, antaŭ inter 95 kaj 100 milionoj da jaroj.
La bestego ankoraŭ ne estas nomita, sed la specialistoj jam antaŭsciigis, ke ĝia nomo “devos aludi pri ĝia grandiozeco kaj ankaŭ memorigi la regionon, kie ĝi estis malkovrita”.

FONTO:



*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

APLICAÇÃO COMPRADA PELA GOOGLE FAZ TRADUÇÕES DE SINAIS E CARTAZES EM TEMPO REAL // PROGRAMO ĴUS AĈETITA DE GUGLO TRADUKAS SIGNALVORTOJN KAJ AFIŜOJN REALTEMPE

18-05-2014

A empresa tecnológica norte-americana Google anunciou, esta sexta-feira, compra de uma "startup" [empresa jovem e inovadora] especializada no uso de "smartphones" para traduzir sinais, cartazes e outras palavras escritas em tempo real.

A Quest Visual e a tecnologia incorporada na aplicação Word Lens farão parte de uma equipa da Google dedicada a desenvolver funcionalidades e serviços de tradução.

As condições do contrato não foram reveladas e a Google recusou-se a fazer comentários.

"Com a Word Lens vimos o início do que é possível fazer-se quando aproveitamos o poder dos dispositivos móveis para vermos o mundo na nossa língua", refere a Quest Visual num texto publicado no blogue da empresa.

A Word Lens usa as câmaras dos 'smartphones' para "ler" palavras numa língua, traduzindo-as para outra quase instantaneamente, sem ser necessário estar ligado a nenhuma rede.
La usona teknologia entrepreno Guglo anoncis, en la lasta vendredo, la aĉeton de Quest Visual, ekfirmaon fakan pri la utiligado de multuzaj telefonoj por traduko de signalvortoj, afiŝoj kaj aliaj skribaĵoj, en reala tempo.

Quest Visual kaj ĝia teknologio estigita en la programo Word Lens laborigos guglan skipon specialiĝintan pri funkciado kaj servoj de tradukado.

La kondiĉoj de la kontrakto ne estas diskonigitaj, kaj Guglo ne volas komentarii pri la afero.

“Per Word Lens ni rimarkas la komenciĝon de tio, kion ni povas fari, kiam ni profitas la povon de la moveblaj elektronikaj komunikiloj, por “rigardi” la mondon tra nia (nacia) lingvo”, diras Quest Visual, en teksto publikigita en la blogo de la entrepreno.

Word Lens utiligas la kameraon de la multuza poŝtelefono, por “legi” vortojn en iu lingvo kaj traduki ilin al alia, preskaŭ sammomente, ne bezonante esti konektita al iu ajn inforeto.

FONTO:

Já que certamente o Google Translate servirá ou cosservirá como base para o novo programa de tradução enguglado, é de se esperar, por tal programo, que possamos “ver” o mundo também através do Esperanto.
Ĉar certe Google Translate servos aŭ kunservos kiel bazo por la nova engugligita tradukprogramo, espereble, per tiu programo, ni povos “rigardi” la mondon ankaŭ tra Esperanto.


↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!↓!

JOVENS ENCONTRAM 30 MIL EUROS EM SOFÁ DE SEGUNDA MÃO // GEJUNULOJ TROVIS 30 MIL EŬROJN EN ELUZITA SOFO, KIUN ILI AĈETIS

17-05-2014

Três estudantes nova-iorquinos fizeram uma compra aparentemente banal que acabou por se revelar um pequeno tesouro. Os jovens compraram um sofá em segunda mão que continha uma pequena fortuna: 30 mil euros que os jovens devolveram à sua dona, uma viúva de 91 anos.

Reese Werkhoven, um dos amigos, conta, em entrevista à agência APTN, que sentiram “uns altos no estofo do sofá” e decidiram abrir os fechos para ver o que era. “Primeiro encontrámos um envelope mas depois começaram a aparecer mais e mais”, recorda uma outra jovem, Lara Russo.

No total, os três amigos encontraram cerca de 30 mil euros e um documento do banco que continha o nome e outros dados pessoais da anterior dona do sofá.

Logo no dia seguinte, ligaram à idosa a contar que tinham encontrado o dinheiro e combinaram encontrar-se para devolver a quantia.
Tri nov-jorkaj gestudentoj aĉetis ion ŝajne ordinaran, sed kiu rivelis sin kiel malgranda trezoro. La gejunuloj aĉetis sofon de antaŭa posedinto, sed ĝi entenis etan riĉaĵon, nome 30 mil eŭrojn, kiujn la gejunuloj redonis al ilia posedantino, 91-jara vidvino.

Reese Werkhoven, unu el la geamikoj, rakontis, dum intervjuo al la novaĵagentejo APTN, ke ili sentis kelkajn “altaĵetojn en la remburaĵo de la sofo”, kaj tiam ili decidis tiri malferme ĝian zipon, por vidi, pri kio temas. “Komence ni trovis unu monbileton, sed poste komencis aperi pli kaj pli da ili”, rememoris alia junulino, Lara Russo.

Entute la tri geamikoj trovis ĉirkaŭ 30 mil eŭrojn kaj unu bankan dokumenton, kiu havis la nomon kaj aliajn personajn informojn pri la antaŭa mastrino de la meblo.

Tuj en la komenco de la posta tago ili telefonis al la maljunulino kaj rakontis al ŝi, ke ili trovis ŝian monon. Tiam ili interkonsentis la renkontiĝon, por ke ili redonu la mon-kvanton.
FONTO:

*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨*¨


EXPLORADOR AMERICANO DIZ QUE PODE TER ENCONTRADO DESTROÇOS DA CARAVELA DE COLOMBO // USONA ESPLORISTO DIRAS, KE EBLE LI TROVIS VRAKON DE KARAVELO DE KOLOMBO


15-05-2014

Barry Clifford é especializado em investigações submarinas e descobriu uma caravela submersa na costa norte do que hoje é o Haiti e diz ter "fortes indícios" de que seria a Santa Maria, usada por Cristóvão Colombo em sua famosa expedição que o levou a descobrir a América, no fim do século 15.

Junto com as caravelas Nina e Pinta, a Santa Maria foi usada por Colombo em 1492, quando ele explorava as ilhas do Caribe em busca de uma passagem para a Ásia. Ela era a maior embarcação das três, com 36 metros de comprimento. A caravela foi perdida na viagem ao encalhar em um recife próximo ao atual Haiti no dia de Natal, pouco antes de Colombo retornar à Espanha.

Clifford disse ter identificado a possível localização da Santa Maria por meio de descobertas arqueológicas anteriores que indicavam o local do forte e informações contidas no diário de Colombo.
O explorador afirmou à emissora CNN que o principal indício de que se trata da caravela de Colombo é um canhão encontrado nos destroços que aparenta ser do século 15.

Ele disse estar trabalhando com o governo do país para proteger e escavar a área para realizar uma análise mais detalhada dos destroços e confirmar sua identidade.
Barry Clifford estas specialiĝinta pri submaraj esploroj. Li trovis karavelon dronintan proksime de la norda marbordo de tio, kio estas hodiaŭ Haitio, kaj li diris, ke estas “fortaj indicoj”, ke temas pri Santa María, unu el la karaveloj uzitaj de Kristoforo Kolumbo en sia fama ekspedicio, kiu igis lin eltrovi Amerikon, fine de la jarcento XV.

Kune kun la karaveloj Niña kaj Pinta, Santa María estis uzita de Kolumbo, en 1492, kiam li esploris la insulojn de Karibo, serĉe de pasejo al Azio. Ĝi estis la ŝipo plej granda el la tri, kun 36 metroj da longo. Tiu karavelo estis ruinigita dum la vojaĝo, kiam ĝi grundis sur rifo proksima de la nuntempa Haitio, en la Tago de Kristnasko, iom antaŭ ol Kolumbo revenis al Hispanujo.

Clifford diris, ke li identigis la eblan lokon, kie estas Santa María, surbaze de antaŭaj arkeologiaj eltrovaĵoj, kiuj indikas la lokon de la fortikaĵo, kaj ankaŭ de informoj estantaj en la taglibro de Kolumbo.
La esploristo asertis al la TV-elsendejo CNN, ke la ĉefa indico, ke temas ja pri la karavelo de Kolumbo, estas kanono trovita meze en la vrako, ŝajnanta esti el la 15-a jarcento.

Li diris, ke li intertraktas kun la registaro, protekti kaj elesplori la lokon, por fari pli detalan analizon de la vrako kaj fine konfirmi ĝian identecon.
FONTO:
http://www.olharnews.com/?pid=terra-vista

!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣!☻♣



QUÊNIA: FILHOTE DE ELEVANTE SE RECUSA A ABANDONAR MÃE MORTA // KENJO: ELEFANTIDO REZISTAS FORLASI LA MORTINTAN PATRINON

15-05-2014

Apesar do frio e da ameaça dos predadores, um filhote de elevante se recusava a abandonar o corpo da mãe morta, em Samburu, no norte do Quênia, na noite desta terça-feira, informou o Daily Mail.

Preocupados em proteger o animal, funcionários do David Sheldrick Wildlife Trust (DSWT), organização que tem um programa de resgate e reabilitação de elefantes órfãos, tentaram por horas para resgatar o elefante.

Veterinários tiveram que tranquilizar o animal pela manhã para poder levá-lo até a pista de pouso de Samburu, onde foi recebido por um time de especialistas que o prepararam para conduzí-lo ao Orfanato de Elefantes da organização. Localizado no Parque Nacional de Nairóbi, o berçário é o único orfanato do Quênia e abriga elefantes de todas as regiões do país.
Malgraŭ la malvarmo kaj la proksimeco de la preduloj, ido de elefantino rezistis deiri de sia patrino, kiu estis mortinta en Samburuo, norde de Kenjo, en la nokto de la lasta mardo, laŭ informis Daily Mail.

Zorgumante protekti la beston, servistoj de David Sheldrick Wildlife Trust (DSWT), organizo kiu havas programon pri elsavo kaj rehabilito de orfaj elefantoj, provis dum horoj savi la elefanteton.

Veterinaroj devis trankviligi ĝin dum la mateno, por povi konduki ĝin al la avia dromo de Samburuo, kie ĝi estis akceptita de skipo da fakuloj, kiuj preparis ĝin, por konduki ĝin al la Orfejo de Elefantoj de la organizo.
Situanta en la Najroba Nacia Parko, tiu ĉi estiĝejo estas la sola orfejo en Kenjo, kaj ĝi ŝirmas elefantojn el ĉiuj regionoj de la lando.
FONTO:
http://noticias.terra.com.br/ciencia/animais/quenia-filhote-de-elevante-se-recusa-a-abandonar-mae-morta,0082a125b6df5410VgnVCM20000099cceb0aRCRD.html

+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.+.


AS PIPAS DE TODAS AS CORES E FORMATOS QUE INVADEM OS CÉUS NA ÍNDIA // ĈIAKOLORAJ KAJ ĈIAFORMATAJ KAJTOJ, KIUJ INVADAS LA ĈIELOJN DE HINDUJO

14-05-2014



Um dos dias mais esperados do ano em Gurajat, na Índia, é certamente o do Festival Internacional de Pipas, que acontece anualmente em janeiro, reunindo entre 8 e 10 milhões de pessoas. O céu é tomado por pipas em cores vibrantes e desenhos criativos, elaborados pelos moradores durante meses.

Logo de manhã cedo, todos sobem em seus telhados para fazer seus “papagaios” voarem cada vez mais alto e até mesmo cortar as pipas alheias com cerol, típico da brincadeira. Assim que isso acontece, um trompete anuncia a vitória.

Como na Índia nada é por acaso, o festival acontece durante um dia tradicional do calendário hindu, quando mudam as estações – final de inverno – e voar com a pipa traz boa sorte para o ano que está por começar. É assim que os moradores de Gurajat enviam seus desejos para os céus.
La tagoj plej atendataj ĉiujare en la ŝtato Guĝaratio, Hindujo, estas sendube tiuj de la Internacia Festivalo pri Kajtoj, kiu okazas jare en januaro, ariganta inter 8 kaj 10 milionoj da homoj. La ĉielo tiam iĝas plenigata per kajtoj kun vibrantaj koloroj kaj belkreitaj desegnoj, elfaritaj de la partoprenantoj, dum monatoj.

Tuj en la frua mateno, ĉiuj grimpas sur siajn tegmentojn, por igi siajn “flugdrakojn” flugi pli kaj pli alten, kaj ankaŭ por tranĉi aliulajn kajtoŝnuretojn per tranĉa vitrogluaĵo, laŭkutime en tiu ludaĵo (kaj kio estas konsiderata certe la danĝera parto de la evento). Tuj kiam tio okazas, trumpeto sonas la venkon.

Ĉar en Hindujo nenio okazas sencele, la festivalo havas lokon dum tradicia tago en la hinda kalendaro, kiam alternas la sezonoj - fine de la vintro. Krom tio, “flugi” kune kun la kajto venigas fortunon por la baldaŭ komenciĝonta jaro. Kaj tiel la loĝantoj de Guĝaratio sendas siajn petojn al la ĉieloj.

FONTO:



((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((())))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))



EX-DIARISTA SE FORMA EM DIREITO: QUER SER JUÍZA // EKS-TAGLABORISTINO DIPLOMIĜAS PRI JURO: ŜI VOLAS ESTI JUĜISTINO

13-05-2014

Até os 41 anos de idade, Vera Lúcia Teixeira era doméstica, trabalhava no Rio de Janeiro como diarista e tinha apenas o quarto ano do ensino fundamental.
Foi quando ela decidiu mudar de vida.
Vera voltou aos estudos para realizar um sonho muito maior: ser juíza.
Este ano, uma vitória: ela conseguiu se formar como bacharel na faculdade de direito.
“Meu próximo passo é a prova da Ordem (dos Advogados do Brasil), com certeza e depois trabalhar”,  conta Vera Lúcia.
Na semana passada ela saiu do Rio de Janeiro e foi ao interior do Paraná para atuar como conciliadora em disputas judiciais.
Ĝis la 41-jaraĝo, Vera Lúcia Teixeira estis domlaboristino, laborante en Rio-de-Ĵanejro per laŭtaga pago, studinte nur ĝis la 4-a serio de la baza lernejo. Tiam ŝi decidis ŝanĝi sian vivon.
Vera rekomencis studi kaj celis ion multe pli grandan: esti juĝistino.
Ĉi-jare okazis laŭcela venko: ŝi sukcesis diplomiĝi en la fakultato pri Juro.
“Mia venonta paŝo estas la ekzameniĝo en la Ordeno (de la Advokatoj de Brazilo), tutcerte, kaj poste mi eklaboros”, asertas Vera Lúcia.
En la pasinta semajno ŝi eliris el Rio-de-Ĵanejro kaj iris al la interno de la ŝtato Paranao, por funkcii kiel pacigistino en antaŭjuĝejaj konfliktoj.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=4869


         *****************************************



PROJETO INOVADOR PROMETE REMOVER A GRANDE ILHA DE LIXO DO PACÍFICO // TUTE NOVEGA PROJEKTO CELAS FORBALAI LA GRANDAN INSULON EL RUBO SUR PACIFIKO



12-05-2014





O Seawer foi apresentado pelo arquiteto sul-coreano Cho Sung Jin na competição de arquitetura eVolo Skyscraper 2014, que visa combater a Grande Mancha de Lixo do Oceano Pacífico.
A "sopa tóxica" já representa uma ilha de 4 milhões de toneladas de lixo que flutuam à deriva por 1,5 milhão de quilômetros quadrados.

Concebido para percorrer os mares enquanto a purifica a água poluída e gera energia limpa a partir do lixo, o arranha-céu flutuante funciona com energia solar, água do mar e resíduos plásticos.
O Seawer envolve na sua estrutura um furo de drenagem de 550 metros de diâmetro e 300 metros de profundidade, também composto por cinco camadas de filtros que são capazes de separar a água dos resíduos de plástico não degradáveis, prejudiciais para a biodiversidade marina.
Enquanto as partículas de plástico recolhidas serão acumuladas em uma fábrica de reciclagem na parte superior da estrutura do Seawer, água do mar irá ser filtrada para o armazenamento num tanque de decantação gigante, na parte inferior do edifício, para ser posteriormente processada em outro ciclo de filtragem.
Além disso, o projeto prevê a criação de uma estação hidrelétrica que funcionará a partir da energia solar e da energia proveniente da água do mar. Tudo isso enquanto passeia pelo oceano.
Seawer estis prezentata de la sud-korea arkitekto Cho Sung Jin, dum la konkurado pri Arkitekturo "eVolo Skyscraper 2014". Ĝi celas estingi la Grandan Makulon el Rubo (vikipedie nomatan “pacifika rubovortico”) sur la Pacifika Oceano.
La ankaŭ nomata "toksa supo" jam estas insulo je 4 milionoj da tunoj da rubo, kiuj flosas drive en 1,5 milionoj da kvadrataj kilometroj.

Konceptita por trairi sur la maroj, purigi la poluitan akvon kaj generi puran energion, la flosanta ĉiel-skrapulo Seawer funkcios per suna energio, marakvo kaj plastaj restaĵoj.
Seawer enhavas en sia strukturo boraĵon por drenado, kun 550-metra diametro kaj 300-metra profundo, krom 5 tavoloj da filtroj, kiuj povos disigi la akvon disde la nemalkomponeblaj plastoreziduoj, kiuj malutilas al la mara biodiverseco.
Dum la elprenataj partikloj el plasto estos amasigataj en fabriko de recikligitaĵoj (en la supra parto de la strukturo de Seawer), akvo de la maro estos filtrata por entenejiĝo en gigantan dekantan ujon (en la malsupra parto de la konstruaĵo), por esti poste prilaborata en alia ciklo de filtrado.
Krom tio, la projekto planas la konstruon de hidroelektra stacio, kiu funkcios per suna energio kaj per la energio generata de la marakvo. Ĉio tio okazos dum la granda balaa aranĝaĵo “promenos” tra la oceano.

FONTO:



/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-

CHINA QUER CONSTRUIR TREM-BALA ATÉ OS ESTADOS UNIDOS // ĈINUJO INTENCAS KONSTRUI “TRAJNO-KUGLON”, KIU VETUROS ĜIS USONO

11-05-2014

Os chineses estão considerando a construção de uma ligação ferroviária entre a Ásia e a América. A ideia envolve criar um túnel submarino de 125 quilômetros, para a viagem que iria desde o nordeste do país até o Alasca. As informações são do Daily Mail.

A viagem de 8 mil milhas seria feita por um trem de alta velocidade (trem-bala) e levaria menos de dois dias para ser concluída.

Segundo a publicação, o trem sairía da China rumo à Sibéria, neste ponto, daria início à travessia submarina, sob o estreito de Bering, entre a Rússia e o Alasca. Chegando na América, o trem continuaria sua viagem por terra, passando pelo Canadá para chegar aos EUA.
No entanto, os governos dos países envolvidos ainda não declararam apoio à proposta.
Se concluída, a alternativa será a rota de trem mais longa do mundo.

[Será uma rota da seda pós-moderna, com novo país como destino?]
La ĉinoj pripensas la konstruadon de fervojo inter Azio kaj Ameriko. La ideo inkluzivas tion, krei submaran tunelon, longan je 125 kilometroj, por vojaĝo, kiu komenciĝos en la ĉina nordoriento kaj daŭros ĝis Alasko. La informoj estas de Daily Mail.

La 8-mil-mejla vojaĝo estos farita per altrapida trajno (la “trajno-kuglo”) kaj uzos malpli ol du tagojn por finiĝi.

Laŭ la publikaĵo, la trajno eliros el Ĉinujo, cele al Siberio. Tie komenciĝos ĝia submara transiro, tra sub la markolo Beringa, inter Rusujo kaj Alasko. Alveninte al Ameriko, la trajno daŭrigos sian veturon sur la tero, pasante tra Kanado, ĝis ĝi alvenos en Usonon.
Tamen, la registaroj de la koncernaj landoj ankoraŭ ne deklaris apogon al tiu projekto.
Se ĝi efektiviĝos, tiu alternativa irejo estos la trajnovojo plej longa en la mondo.

[Ĉu temos pri post-moderna silko-vojo, kun nova landocelo?]
FONTO:
http://noticias.terra.com.br/mundo/china-quer-construir-trem-bala-ate-os-estados-unidos,5f7ea32c863e5410VgnVCM20000099cceb0aRCRD.html

****************************************

UNIVERSIDADE DE LIVERPOL, NA INGLATERRA, REALIZOU CONFERÊNCIA SOBRE O ESPERANTO // UNIVERSITATO DE LIVERPOLO, EN ANGLUJO, ARANĜIS ESPERANTO-KONFERENCON

10-05-2014

O Departamento de Línguas Culturais e Estudos de Área da Universidade de Liverpol, na Inglaterra, organizou recentemente uma conferência de três dias intitulado "The John Buchanan Masterclass", em parceria com a Associação Britânica de Esperanto.
Delegados do Reino Unido e do Exterior participaram de sessões sobre língua, literatura e cultura, tanto para novatos quanto para aqueles que estão familiarizados com a língua.
Falando sobre o evento, o Dr. Chris Harris, chefe do Departamento de Línguas Culturais e Estudos de Área de Liverpol disse: "A Masterclass foi um sucesso intelectual de primeira classe. Ela demonstrou colaboração altamente eficaz entre a Universidade de Liverpool e a comunidade internacional de esperantistas. A esse respeito devemos reconhecer as contribuições sempre excelentes de Tamara Sabri. O evento também tem evidenciado um compromisso público significativo com a língua e a cultura de Esperantismo".
O Departamento anseia realizar outros eventos no futuro.
La Departemento pri Kulturaj Lingvoj kaj Studoj pri Fakoj de la Universitato de Liverpolo, en Anglujo, antaŭ kelkaj tagoj okazigis tritagan konferencon titolitan "The John Buchanan Masterclass", en partnereco kun la Esperanto-Asocio de Britio.
Delegitoj el Unuiĝinta Reĝlando kaj el la eksterlando partoprenis seancojn pri lingvo, literaturo kaj kulturo, jen por novuloj, jen por tiuj, kiuj spertas pri la lingvo.
Parolante pri la evento, D-ro Chris Harris, ĉefo de la Departemento pri Kulturaj Lingvoj kaj Studoj pri Fakoj de Liverpolo, diris: “la majstra klaso estis unuaklasa intelekta sukceso. Ĝi montris alte efikan kunlaboradon inter la Universitato de Liverpolo kaj la internacia komunumo de esperantistoj. Pri tio, ni nepre devas rekoni la ĉiam bonegajn kontribuojn de Tamara Sabri. La evento ankaŭ evidentigis signifan kompromison de la publiko kun la lingvo kaj kun la kulturo de Esperantismo”.
La Departemento forte esperas realigi aliajn samajn eventojn en la estonteco.


FONTO:
https://soclas.wordpress.com/2014/05/09/clas-hosts-esperanto-conference/

!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!

DESCOBERTA PROTEÍNA DA JUVENTUDE: REJUVENESCE CÉREBRO E MÚSCULO // ELTROVITA LA PROTEINO DE LA JUNECO: ĜI REJUNIGAS LA CERBON KAJ LA MUSKOLOJN

09-05-2014
           
Pesquisadores norte-americanos conseguiram rejuvenescer o cérebro e melhorar as capacidades cognitivas de pessoas com idade mais avançada, administrando uma proteína chamada GDF11.
Ela é capaz de manter o cérebro e os músculos fortes e saudáveis.
A proteína circula em grandes concentrações no sangue, quando somos mais novos.
Feita no Harvard Stem Cell Institute, nos EUA, a pesquisa revela um processo de rejuvenescimento no cérebro e dos músculos, que fazem a ligação com os ossos, através da injeção de doses de GDF11 no organismo.
Também conhecida como a 'proteína da juventude', ao ser administrada no organismo de pessoas mais velhas, as capacidades destes órgãos voltam a ser recuperadas, o que pode, inclusive, vir a curar doenças como a do Alzheimer.
Doug Melton, do departamento de Biologia Regenerativa e Células Estaminais de Harvard, diz que esta é "a descoberta mais emocionante que já assistiu no campo da ciência das células-tronco".
"São resultados que deviam dar, a todos, esperança para um futuro mais saudável", acrescenta o especialista em comunicado.
As experiências foram feitas em laboratório, com ratinhos que, tal como nos humanos, apresentam uma concentração de GDF11 muito mais elevada quando estes são mais novos.
Usonaj esploristoj sukcesis rejunigi la cerbon kaj plibonigi la konajn kapablojn de pli maljunaj homoj, dozante al ili proteinon nomatan GDF11. Ĝi kapablas teni la cerbon kaj la muskolojn fortaj kaj sanaj.
Tiu proteino cirkulas grandare tra la sango, kiam oni estas pli junaj.
Farite en Harvard Stem Cell Institute (de la Universitato Harvardo, Usono), la esploro rivelas, ke okazas procezo de rejuniĝo en la cerbo kaj en la muskoloj, kiuj ligiĝas kun la ostoj, post la injekto de dozoj da GDF11 en la organismon.
Ĝi estas konata ankaŭ kiel la ‘la proteino de la juneco’. Kiam ĝi estas aplikata en la organismon de maljunuloj, la funkcieco de ties ĉi organoj estas reakirita, kio povos eĉ kuraci malsanojn, kia Alzheimero.
Doug Melton, el la departemento pri Regenera Biologio kaj de Stamĉeloj de Harvardo, diras, ke tio estas “la plej emocia eltrovaĵo, kiun li ĉeestis en la tereno de la stamĉela scienco”.
“Ili estas rezultaĵoj, kiuj devas doni al ĉiuj esperon pri pli sana estonteco”, aldonis la specialisto en sia komunikaĵo.
La eksperimentoj estis faritaj laboratorie, en musetoj, kiuj, same kiel la homoj, havas kvanton da GDF11 multe pli grandan, kiam ili estas pli junaj.
FONTO:


////////////////*\\\\\\\\\\\\\\\\\

ARTISTA USA LIXO PARA CONSTRUIR CASAS INCRÍVEIS PARA MORADORES DE RUA // ARTISTO UTILIGAS RUBAĴOJN, POR KONSTRUI MIRINDEGAJN DOMOJN POR STRATLOĜANTOJ

08-05-2014



Lixo é tudo aquilo que não pode mais ser aproveitado. Mas será que não pode mesmo?
Na Califórnia, o artista Gregory Kloehn tem ajudado moradores de rua a ter um teto para chamarem de seu ao construir pequenas casas móveis utilizando material que vem, sim, do lixo.

Poderia ser a imaginação de uma criança, mas no projeto Homes for the Homeless, criado por Kloehn, porta de máquina de lavar vira janela, porta de geladeira vira porta de casa e quase tudo pode ser usado como tijolo.

Do tamanho aproximado de um sofá, cada casa é construída de forma diferente, utilizando sempre materiais que foram descartados. O artista visita áreas de despejo de lixo, faz a seleção do material e auxilia a tornar um pouco menos sofrida a vida das pessoas que têm a rua como casa.
O projeto já conta com diversos voluntários, principalmente adolescentes das escolas da cidade de Oakland.
Rubaĵo estas ĉio tio, kio ne plu povas esti reutiligata. Sed ĉu tio ja estas vera?
En la ŝtato Kalifornio, Usono, la artisto Gregory Kloehn estas helpanta sendomulojn havi propran hejmon. Li konstruas malgrandajn moveblajn domojn, utiligante materialojn, kiuj venas, kredu, el ruboj.

Tio povus esti imagpovo de infano, tamen, en la projekto Homes for the Homeless, iniciatita de Kloehn, pordo de lavmaŝino ŝanĝiĝas en fenestron, pordo de fridujo aliiĝas en dompordon kaj preskaŭ ĉio povas servi kiel briko.

Proksimume samgranda kiel sofo, ĉiuj domoj estas konstruitaj propramaniere, ĉiam per malprofitigitaj objektoj. La artisto vizitas rubejojn, selektas la materialojn kaj, tiel, li helpas esti malpli suferiga la vivon de la homoj, kiuj havas la straton kiel loĝdomon.
La projekto kalkulas kun la helpo de multaj volontuloj, ĉefe de la lernejaj adoleskantoj de la kalifornia urbo Oaklando.



FONTO:
http://www.hypeness.com.br/2014/05/moradores-de-rua-ganham-casas-moveis-feitas-com-lixo-e-muita-criatividade/


♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣♣


PARECE UMA CANETA PARA TABLET, MAS É UMA IMPRESSORA 3D // ĜI ŜAJNAS SKRIBILO POR TABULKOMPUTILO, TAMEN ĜI ESTAS PRESILO 3D

07-05-2014


Transformar pensamentos em objetos com um simples traço. Conhece a caneta 3D mais fina do mundo?
Impressoras 3D já são até coisa do passado. A tecnologia migrou de grandes máquinas para impressoras caseiras e agora, canetas quase tão finas quanto a sua velha Bic.
A primeira da fila foi a 3Doodler, mais corpulenta e um pouco menos ergonômica. A mais fina do mundo (pelo menos no momento) é a Lix. Com a espessura de uma caneta que se usa em mesas digitalizadoras, basta ser plugada através de um cabo USB no computador, alimentada com o filamento específico (ABS ou PLA), aguardar 1 minuto e pronto. Basta sair prototipando coisas no ar.
Transformi pensojn en objektojn, per nuraj strekoj! Ĉu vi konas la 3D-skribilon plej maldikan en la mondo?
Eĉ presiloj 3D jam estas eksmoda. La teknologio migris de grandaj maŝinoj al domaj presiloj, kaj nun jen skribiloj preskaŭ tiel maldikaj kiel via iama “Biko”.
La unua en la apervico estis 3Doodler, pli dika kaj iom malpli ergonomia. La plej minca (almenaŭ nuntempe) estas Lix. Kun diametro sama al skribilo uzata sur ciferecigaj tabuloj, ĝi bezonas nur esti konektita, per USB-kableto, al la komputilo, esti ŝargita tra la specifa filamento (ABS (Akrilonitrilbutadien-Stireno) aŭ PLA (Polilaktoacido)), atendi unu minuton, kaj jen ĝi pretas. Post tio vi jam povas ekprototipi objektojn en la aero.
FONTO:





☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻☺☻


PROTEÍNA DE CORAL AUSTRALIANO TRAVA VÍRUS DA SIDA = PROTEINO DE AŬSTRALIA KORALO MALAKTIVIGAS VIRUSON DE AIDOSO

06-05-2014

Foi descoberta uma proteína, presente em corais das águas australianas, capaz de impedir que o vírus da sida penetre nas células do sistema imunitário humano. Pelo nome 'cnidarinas', esta classe de proteínas consegue bloquear a infeção do VIH de uma forma "surpreendentemente potente".

O anúncio foi feito esta terça-feira, no âmbito da reunião anual de Biologia Experimental, em San Diego, nos EUA, onde Barry O'Keefe, líder da investigação, revelou ter encontrado nas cnidarinas uma forma de bloqueio do vírus VIH "completamente nova".

Depois de as identificar e purificar, o investigador encontrou nestas proteínas uma capacidade "surpreendentemente potente" para travar a infeção, mesmo com concentração de mil milionésimos de gramas. Segundo o especialista, essas quantidades mínimas são suficientes para impedir que haja transmissão do vírus, ou seja, penetração do VIH nas células do sistema imunitário.

As observações foram feitas em laboratório, com estirpes do vírus da sida artificialmente produzidas para o efeito, sobre as quais foi possível assistir ao efeito das cnidarinas. De acordo com os resultados, estas revelam um mecanismo de ação único, ligando-se ao vírus e impedindo que o mesmo se funda com a membrana das células.

Estas eltrovita proteino ĉeestanta en koraloj de la aŭstraliaj marakvoj, kapabla malpermesi, ke la viruso de AIDOSO penetru en la ĉelojn de la homa imuna sistemo. Kun la nomo 'cnidarinas', tiu klaso de proteinoj sukcesas bloki la infektadon de HIV (Homa Imuno-nesufiĉestiga Viruso), per “surprize potenca” maniero.

La anonco estis farita en la 29-a de aprilo, dum la jara kunveno pri Eksperimenta Biologio, en Usono, kiam Barry O'Keefe, gvidanto de la esplorado, rivelis, ke li trovis en la kniduloj “tute novan” manieron de blokado de la viruso HIV.

Post kiam li identigis kaj purigis ilin, la esploristo trovis en tiuj proteinoj “surprize potencan” kapablon bremsi la infektadon, eĉ per la aropo de nur mil miliononoj da gramoj. Laŭ la specialisto, tiuj minimumaj kvantoj estas sufiĉaj por malpermesi, ke estu transmisio de la viruso, tio estas, penetro de la HIV en la ĉelojn de la imuna sistemo.

La observoj estis faritaj en laboratorio, sur specimenoj de la aidos-viruso artefarite produktitaj por tiu celata efiko, dum kio eblis spekti la efikan agadon de la kniduloj.
Laŭ la rezultaĵoj, tiuj ĉi rivelas unikan agmanieron, kiam ĝi ligiĝas al la viruso, malpermesante, ke ĝi kunfandiĝu kun la membrano de la ĉeloj.
FONTO:



         ********************************************



TECNOLOGIA AUXILIA OS MAIS DISTRAÍDOS // TEKNOLOGIO HELPAS TIUJN PLI SENATENTEMAJN

05-05-2014

Quem nunca ficou quase cego de raiva ao perder aqueles óculos de sol de qualidade, que custaram os olhos da cara? Na saída da praia ou depois de uns chopinhos no bar, então, é sempre um perigo.

A grife japonesa Tzukuri promete ajudar os mais distraídos com minúsculos sensores Bluetooth, equipados com baterias alimentadas a energia solar, que ficam instalados nas armações de plástico.

O dispositivo eletrônico conecta-se a um aplicativo baixado em seu celular. Assim, se você se afasta 5, 10 ou 15 metros dos óculos, ele aciona sinais de alarme, indicando o local onde foi deixado.

Por enquanto, a empresa utiliza a tecnologia iBeacon da Apple, portanto, só compatível com iPhones 4S, 5, 5S e 5C, com preços a partir de 350 dólares. Mas a concorrência deverá correr atrás da ideia.  
Kiu neniam estis blindigita de kolero, perdinte altkvalitajn sunokulvitrojn, kiuj kostis tro kare? Ĉe la eliro de la plaĝo aŭ post bierumo en drinkejo, tio estas danĝere probabla.

La fama japana marko Tzukuri celas helpi tiujn pli forgesemajn, per malgrandegaj senfadenaj (aŭ bludentaj) sentiloj, ekipitaj kun baterioj ŝargitaj per sunelektro, kiuj estas instalitaj ĉe la plastaj okulvitraj framoj.

La elektronika aranĝaĵo estas konektita al aplikaĵo elŝutita en vian poŝtelefonon. Tiel, se vi malaproksimiĝos 5, 10 aŭ 15 metrojn for de la okulvitroj, ĝi aktivigos alarmosignalojn, indikantajn la lokon, kie ili estis lasitaj.

Dume, la entrepreno utiligas la teknologion iBeacon, de Aplo, do, kongruan nur kun iPhones 4S, 5, 5S kaj 5C, je prezoj ekde 350 dolaroj. Sed la konkurantaro plej certe kunadoptos tiun ideon.
 FONTO:
http://www.materiaincognita.com.br/sensor-avisa-se-voce-perder-ou-esquecer-os-oculos-de-sol/#axzz30arTAeax


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/


CASA NA MEDIDA CERTA // DOMO EN LA SUFIĈA MEZURO

04-05-2014



Elas até parecem casas de boneca, mas são moradias de gente de carne e osso.
As minicasas, que costumam ter entre 10 e 40 metros quadrados, já se transformaram numa ‘filosofia de vida’ em países como os Estados Unidos. Seus habitantes querem viver de forma sustentável: com o mínimo necessário, dando um basta no consumo desenfreado; gerando pouco lixo e com pouco gasto de energia.
A moda vem crescendo tanto entre os norte-americanos que, em julho, estreia na rede de televisão A&E o reality show ‘Tiny House Nation’ (‘Nação das Microcasas’).
Na internet, cada vez mais surgem sites e blogs de adeptos das minicasas, além de fabricantes, arquitetos e designers que debatem o tema.
“A maior parte das pessoas interessadas em microcasas não tem qualquer experiência com construção”, afirmou à rede BBC Ryan Mitchell, 30 anos, dono da empresa The Tiny Life. Ele organizou, no início deste mês, a primeira Conferência de Minicasas, na cidade americana de Charlotte, na Carolina do Norte.
Já no Brasil, o movimento ainda está engatinhando. Segundo a arquiteta brasileira Sharise Gulin, "o motivo é cultural", já que é sinal de status ter um casarão. “As pessoas esquecem que um bom design, aplicado adequadamente em espaços pequenos, pode ser um luxo”, diz Sharise. Será que essa moda pega no Brasil onde os que têm dinheiro adoram ostentar luxo e riqueza? [Ou podemos concluir também que a criatividade fashion para o simples, pequeno e pouco é instigada principalmente pela pobreza ou pelo empobrecimento com elegância?]
Ili eĉ ŝajnas pupdomoj, sed ili estas loĝejoj de homoj el karno kaj osto.
La minidomoj, kiuj en sia plimulto enspacas inter 10 kaj 40 kvadratajn metrojn, jam transformiĝis en ‘vivfilozofion’ en landoj kiel Usono. Ĝiaj loĝantoj volas vivi per daŭripova maniero, kun la minimuma sufiĉo, ĉesigante la senbridan konsumismon, produktante malmultan rubon kaj kun malmulta malŝparo de energio.
La modo tiom kreskiĝas inter la usonanoj, ke en la monato julio komenciĝos en la televizia reto A&E la Realeca televidserio ‘Tiny House Nation’ (‘Nacio de la Mikrodomoj’).
En Interreto pli kaj pli aperas retejoj kaj blogoj de adeptoj de la minidomoj, krom fabrikantoj, arkitektoj kaj fasonistoj, kiuj pridiskutas la temon.
“La plimulto el la homoj interesataj pri mikrodomoj havas nenian sperton pri konstruado”, asertis al la reto BBC Ryan Mitchell, 30-jaraĝa, la mastro de la firmao The Tiny Life. Li organizis, en la komenco de ĉi tiu monato, la unuan Konferencon pri Minidomoj, en la usona urbo Ĉarloto (ŝtato Norda Karolino).
En Brazilo, tiu movado ankoraŭ krablas. Laŭ la brazila arkitektino Sharise Gulin “la kialo estas kultura”, ĉar estas signo de socia prestiĝo havi loĝdomegon. “La homoj forgesas, ke bela fasono, ĝuste aplikita sur malgrandan spacon, povas esti luksaĵo”, diras Sharise. Ĉu eblas, ke tiu modo furoros en Brazilo, kie tiuj, kiuj havas multan monon, tre ŝatas montradi lukson kaj riĉecon? [Aŭ ĉu ni povas konkludi ankaŭ, ke la modisma kreemo por la simplo, malgrando kaj malmulto estas instigata ĉefe de la malriĉeco aŭ de la malriĉiĝo kun eleganteco?]
FONTO:


$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$$

DESCOBERTA PODE LEVAR A PÍLULA 'ANTIAPETITE' CONTRA OBESIDADE // ELTROVAĴO POVOS ELFARIGI SENAPETITIGAN PILOLON KONTRAŬ LA OBEZECO

03-05-2014

A descoberta de uma molécula que diz ao corpo quando se deve parar de comer abre caminho para o desenvolvimento de novos medicamentos contra a obesidade, anunciaram cientistas na Grã-Bretanha.
Segundo pesquisadores do Imperial College, de Londres, o segredo estaria em uma substância chamada acetato, liberada no intestino durante a digestão das fibras presentes em frutas, legumes e verduras.
Eles dizem que uma pílula com a molécula teoricamente poderia ajudar as pessoas a diminuírem a ingestão de comida sem se submeter a dietas rigorosas.
No Brasil, ainda que a obesidade tenha parado de crescer, segundo pesquisa divulgada na quarta-feira, 50,8% têm sobrepeso - e 17,5% são obesos.
O estudo britânico, que foi publicado na revista científica "Nature", aponta que grandes quantidades de acetato são liberadas quando frutas, legumes e verduras são digeridas por bactérias intestinais.

Hipotálamo

Os cientistas observaram o comportamento da molécula e constataram que a substância tinha impacto sobre a região do hipotálamo do cérebro, que controla a fome.

A pesquisa sugere que a obesidade se tornou uma epidemia global quando a humanidade passou a ter uma dieta baseada em comida processada, que não reage com a bactéria presente no intestino e, portanto, não produz acetato. Dessa forma, o cérebro não recebe qualquer sinal de saciedade.
Atualmente, a dieta padrão na Europa contém apenas 15 gramas de fibras por dia. Nos tempos da Idade da Pedra, esse valor era de 100 gramas por dia.
"Infelizmente, o nosso sistema digestivo não evoluiu a tal ponto de termos de lidar com a dieta moderna e esse desequilíbrio contribui para a epidemia de obesidade de hoje em dia", afirmou o professor Gary Frost, do Imperial College, ao jornal britânico The Daily Telegraph.
La eltrovo de molekulo, kiu “avertas” al la korpo, pri kiam tiu ĉi devas ĉesi manĝi, malfermas vojon por la elfarado de novaj medikamentoj kontraŭ la trodikeco, laŭ anoncis sciencistoj en Britio.
Laŭ esploristoj de la Imperia Kolegio de Londono, la sekreto estas substanco nomata acetato, eligata en la intesto,  dum la digestado de la fibroj estantaj en fruktoj, legomoj kaj vegetaĵoj.
Ili diras, ke pilolo kun tiu molekulo teorie povus helpi homojn malpliigi la ingestadon de manĝaĵoj, sen la bezono submetiĝi al rigoraj dietoj.
En Brazilo, kvankam la obezeco ĉesis plinombriĝi (laŭ esploro diskonigita lastmerkrede), 50,8% de la brazilanoj havas plipezon, kaj 17,5% de ili estas tropezaj.
La brita studaĵo, kiu estas publikigita en la scienca revuo “Nature”, raportas, ke grandaj kvantoj da acetato estas eligataj tiam, kiam fruktoj, legomoj kaj vegetaĵoj estas digestataj de intestaj bakterioj.

La Hipotalamo

La sciencistoj observis la aktivecon de la molekulo kaj konstatis, ke la substanco forte influas en la regiono de la cerbo-hipotalamo, kiu regas la malsaton.
La esploro sugestas, ke la trodikeco fariĝis tutmonda epidemio, post kiam la homaro eknutris sin per dieto bazita sur prilaborata manĝado, kiu ne reagas al la bakterio estanta en la intesto kaj, do, ne produktas acetaton. Pro tio, la cerbo ricevas neniun signalon pri sateco.
Nuntempe, la norma dieto en Eŭropo enhavas nur 15 gramojn da fibroj por tago. En la tempo de la Ŝtonepoko la pezo estis 100 gramoj por tago.
“Bedaŭrinde nia digesta sistemo ne evoluis por povigi nin elteni la modernan dieton, kaj tiu malekvilibro kontribuas por la hodiaŭa epidemio de trodikeco”, asertis la profesoro Gary Frost, el la Imperia Kolegio, al la brita ĵurnalo The Daily Telegraph.
FONTO:
http://g1.globo.com/bemestar/noticia/2014/05/descoberta-pode-levar-a-pilula-antiapetite-contra-obesidade.html

*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-

VILA DE MARACANGALHA CELEBRA CENTENÁRIO DE DORIVAL CAYMMI // VILAĜO MARAKANGALJO KUNCELEBRIS LA CENTJARIĜON DE DORIVAL CAYMMI

02-05-14
No dia 30 de abril, também a pacata vila de Maracangalha, no município baiano de São Sebastião do Passé, comemorou o centenário do grande cantor e compositor popular Dorival Caymmi. É que lá viveu Maria Amália da Cruz (a “Anália”), rezadeira, sambadora e pandeirista muito conhecida no local e que foi a musa de uma das canções mais famosas de Caymmi, qual seja “Eu Vou pra Maracangalha”.
A iniciativa da homenagem partiu do Colégio Estadual Polivalente de Candeias (município vizinho), sob a coordenação do professor Júlio Nessin (o qual também é veterano esperantista).
Os festejos contaram com a participação da filarmônica Lira de Maracangalha, formada por crianças e adolescentes da região.
De acordo com o professor Júlio Nessin, comemorar o centenário de Caymmi na vila é uma forma de valorizar aspectos históricos do lugar e resgatar “causos” inusitados ali protagonizados. “Maracangalha é um local que respira história. Além de ser parte importante de uma música famosa, abrigou a Usina Cinco Rios, uma das mais tradicionais no Recôncavo Baiano e coleciona interessantes histórias de vida”, contou.
“Ela levantava, prendia a saia na ponta do elástico, para não pisar na barra, e sambava como ninguém. Além de dançar, ela tocava pandeiro e era muito boa com ritmo”, recordou Maria Edith Assis, 81 anos, filha caçula da “Anália”. Ela, porém, confidencia que não entende o trecho da música em que Caymmi canta “se Anália não quiser ir, eu vou só”. “Minha mãe amava esse lugar. Acho difícil ela se negar a ir para Maracangalha com Caymmi”, disse entre risos.
En la 30-a de aprilo, ankaŭ la simpla vilaĝo Marakangaljo, en la bahia municipo San-Sebastiano el Paseo, prifestis la centjariĝon de la granda kantisto kaj komponisto Dorival Caymmi. Tiel estis, ĉar tie vivis Maria Amália da Cruz (“Anália”), loke tre konata kurac-parolantino, sambistino kaj tamburinistino kaj kiu estis la muzo de unu el la plej famaj kanzonoj de Caymmi, nome “Mi Iros Marakangaljon”.
Kiu havis la iniciativon de la omaĝo, tiu estis la Ŝtata Multfunkcia Kolegio de Kandejo (najbara municipo), sub la gvidado de la instruisto Júlio Nessin (kiu estas ankaŭ veterana esperantisto).
La omaĝoj kalkulis ankaŭ kun la partopreno de la filharmonio Muzikantaro de Marakangaljo, konsistigita de infanoj kaj adoleskantoj el la regiono.
Laŭ la instruisto Nessin, omaĝi al la centjariĝo de Caymmi en tiu vilaĝo estas maniero plivalorigi lokajn historiajn aferojn kaj revivigi kuriozajn rakontaĵojn tie estintajn. “Marakangaljo estas loko, kiu spiras historion. Krom esti grava parto de fama muzikaĵo, ĝi entenis Kvin-Riveroj-n, unu el la plej malnovaj sukerfabrikoj en Rekonkavo (bahia regiono), krom tio, ke ĝi gardas interesajn vivhistoriojn”, li klarigas.
“Ŝi levis kaj fiksis la jupon ĉe la pinto de la elasto, por ne treti la jupo-randon, kaj sambis treege bone. Krom danci, ŝi ludis tamburinon kaj estis tre lerta pri ritmoj”, memorigis Maria Edith Assis, 81-jara, malplej aĝa filino de “Anália”. Tamen, ŝi konfesas ne kompreni la pecon de la kanzono, kie Caymmi kantas, ke “se Analja ne volos kuniri, mi soliros”. “Mia patrino amis tiun lokon. Mi opinias malprobable, ke ŝi rifuzis iri al Marakangaljo kune kun Caymmi”, ŝi diris inter ridoj.
FONTO: jornal A Tarde, edição impressa de 1º de maio/14 // ĵurnalo A Tarde, presita eldono de la 1-a de majo/14

********************************

VITAMINAS PODEM TURBINAR CÂNCER // VITAMINOJ POVAS POTENCIGI KANCEROJN

01-05-2014

Tomar vitaminas não pode fazer mal à saúde, certo? Errado. Um estudo feito pela Universidade de Gotemburgo, na Suécia, descobriu que o consumo das vitaminas A, C e E acelerou o crescimento de tumores de pulmão em ratos de laboratório. “A taxa de sobrevivência deles caiu pela metade”, diz Martin Bergö, líder do estudo.
Os cientistas constataram que as vitaminas inibem a ação de uma proteína chamada p53, que atua como supressora de tumores.
Quando detecta mutações, essa proteína obriga a célula a se suicidar, antes que se multiplique e vire um tumor. Ou seja: a p53 funciona como uma patrulheira anticâncer.
Em ratos, os suplementos vitamínicos reduzem a proteção natural oferecida por essa enzima. Não se sabe se o mesmo mecanismo é válido para seres humanos, mas há indícios de que o consumo de suplementos possa ser perigoso para pessoas que já tenham tumores, ainda que pequenos, ou para pessoas que pertençam a algum grupo de risco.
Estudos anteriores já haviam apontado que suplementos contendo vitamina A elevam o risco de câncer de pulmão em fumantes, e pílulas de vitamina E aumentam em 17% o risco de câncer de próstata em homens acima de 55 anos.
“Nosso estudo não diz nada sobre o efeito (do consumo de suplementos) em pessoas saudáveis”, adverte Bergö. Mas, por via das dúvidas, ele aconselha que as vitaminas sejam ingeridas por meio de uma alimentação balanceada – e não pelo consumo de cápsulas ou comprimidos.

 Preni nutropilolojn tute ne malutilas la sanon, ĉu ne ĝuste? Malĝuste. Studo farita de la Universitato de Gotenburgo, en Svedujo, eltrovis, ke la konsumado de vitaminoj A, C kaj E akcelis la kreskiĝon de pulmotumoroj en laboratoriaj musoj. “La procento de ilia vivdaŭro malpliiĝis ĝis la duono”, asertas Martin Bergö, gvidanto de la studaĵo.
La sciencistoj konstatis, ke la vitaminoj inhibas la funkciadon de la proteino nomata p53, kiu funkcias kiel ekstermilo de tumoroj.
Kiam ĝi detektas organajn ŝanĝojn, tiu proteino devigas la koncernan ĉelon memmortigi sin, por ke tiu ĉi ne multobliĝu nek ŝanĝiĝu en tumoron. Tio estas: p53 funkcias kiel kontraŭkancera patrolisto.
En musoj la pilolaj vitaminoj reduktas la naturan protekton donitan de tiu proteino. Oni ne scias, ĉu tia sama redukto okazas en homaj estuloj, sed estas indico, ke la konsumado de vitaminaj piloloj povas esti danĝera por homoj apartenantaj al riskmalsana grupo.
Antaŭaj studoj jam estis montrintaj, ke mikronutraj piloloj enhavantaj vitaminon A plialtigas la riskon de pulmokancero en ĉen-fumantoj, kaj piloloj el vitamino E pligrandigas ĝis 17% la riskon de prostatokancero en viroj pli ol 55-jaraĝaj.
“Nia studo diras nenion pri la efiko (de la konsumado de vitaminopiloloj) al sanaj homoj”, atentigas Bergö. Malgraŭ tio, ĉiaokaze, li konsilas, ke la vitaminoj estu ingestataj el multnutra manĝado, sed ne per la konsumo de kapsuloj aŭ piloloj.
FONTO:

REVISTA SUPERINTERESSANTE, DA EDITORA ABRIL (EDIÇÃO DE ABRIL/14) // REVUO SUPERINTERESSANTE, DE LA ELDONEJO ABRIL (ELDONO DE APRILO/14)

Nenhum comentário: