sexta-feira, 31 de janeiro de 2014

SUPRAĴA KOMENTARIO PRI LA TEMO DE LA SIMPOZIO PRI LA ROLO DE ESPERANTO...

Supraĵa komentario pri la temo de la simpozio titolita "O Papel do Esperanto na Preservação das Línguas e Culturas”, amaspublikigita de TVAerj (http://www.youtube.com/watch?v=QFHHuJZh7EE), kun aldono de aliaj pripenseroj.


Esperanto, kiel homarana idealo, havos lokon pli kaj pli komfortan en la koro de la homaro, proporcie kiel la homaro mem idealigos sian koron. Same okazos pri Kristanismo kaj pri ĉiuj homaranaj idealoj.
Nuntempe kaj ankoraŭ dum kelka tempo la bonaj idealoj povos esti pragmate uzataj de ĉiaj homoj, eĉ de tiuj, kiuj utiligos ĝin por malicaj aŭ nur monprofitaj celoj. [Nome de la Kristanismo mem, ekzemple, oni jam mortigis kaj torturis amase, pruvante, ke ili ne internigis en sin la frataman idealon de tiu kredosistemo.] La disigo de la tritikoj disde la loloj okazos nature, per kriterioj strangaj.

Alivorte, la plena sukceso de Esperanto okazos samtempe kun la plena sukceso de la frateca kaj etika idealoj sine de la tuta homaro. Dum tio ne okazas, Esperanto devas esti lernata kaj uzata ĉie, ĉiam kaj de ĉiuj en la nuntempo, kaj de idealistoj, kaj de ĉiacelaj pragmatuloj, demokratie. Esperanto estas ĉies propraĵo.

La idealistoj, tamen, plenumante sian specialan estontecan rolon, devas pli kaj pli realigi esperante en la nuntempo. Ili devas fari en la estanteco ĉion bonan, frataman kaj intersolidaran, kio fariĝos per si mem en la estonteco. Ili do kontribuu por ke Esperanto venku pli kaj pli kiel nuntempa idealo, sendepende de la pesimismaj, tro prudentaj kaj stagnemaj sintenoj de la nefaremuloj bonaj kaj malbonaj.
La nuntempaj plej malbonaj malutilantoj kaj sabotantoj de Esperanto kiel idealo kaj eĉ kiel lingvo mem, estas ne nepre tiuj, kiuj utiligas ĝin por komercaj, fiaj aŭ malpli noblaj celoj, sed estas tiuj, kiuj utiligas ĝin neniel kaj kiuj vivas nur kritikantaj la eraremulojn, eĉ ene de la esperanta movado mem (kvankam kritiki sisteme tiujn, kiuj klaĉe sisteme kritikas, estas same malutile por la necesa luma etoso de la esperanta medio, eĉ se la klaĉoj diriĝas en Esperanto plej ĝusta ☺). 
Pro tio oni atribuas al Zamenhof tiun frazon, ke "Esperanto venkos, malgraŭ la esperantistoj". Se li vere diris tion, certe li aludis tiujn neaktivemajn homojn, kiuj ligiĝas al Esperanto nur per la klubeca, amatoraĉa kaj sterila nacilingva kunvenaro kaj ties intestaj politikaĉoj,  kvereloj kaj konkuroj por postenoj, dum Esperanto mem restas iom apartigita en siaj uzateco kaj interna ideo.
Kompreneble estas multaj esperantistoj, kiuj simple ne regemas Esperanton kiel lingvon, sed kiuj estas pli idealistaj kaj utilaj al la afero, ol multaj fluaj parolantoj, kiuj faras nenion por ĝi. La granda ekzemplo, kiu venas al mia kapo nun, estas la bopatro de Zamenhof,  Aleksandro Silbernik, kiu simple pagis por la eldono de la unua libro, sed poste faris nenion pli.  Tiu lia subvencio, tamen, en la ĝusta momento, estis decidiga por la komenca venko de Esperanto. Tiu lia bonago estis laŭlitere fundamenta. Alia memorinda homo estas Klara Silbernik, la edzino de Zamenhof, kiu, krom esti lia sindediĉa kaj komprenema kunulino, donacis sian tutan doton al la naskiĝanta afero de la edzo.
La esperantisteco, do, ne manifestiĝas nepre per la rego de la Internacia Lingvo, sed ĉefe tra la koro de la bonvolaj idealistoj kaj de la diversmanieraj realistoj. La lingvo, tamen, kiel komunikilo, apartenas al ĉiuj, senkondiĉe. 
La fina venko de Esperanto estas la rezulto de la ĉiutaga venketo en la nuntempo, post ĉiu individua aŭ kolektiva batalo en la senfina milito, per ĉiu ago aŭ ageto favora al ĝi tie kaj tie, rekte aŭ nerekte. La fina venko alvenas, sen ke neniu perceptas. Aŭ ĉu ĝi jam plene alvenis, nerimarkite? Antaŭ cent jaroj, certe ni opinius ĉi-laste. Post cent jaroj, tamen, multaj el ni ankoraŭ certe atendos ĝin.

Nuntempe, la fina venko de Esperanto jam okazis. Mankas nur la fina venko de la homaro mem.

Nenhum comentário: