terça-feira, 26 de novembro de 2013

NECESAS KLUBO AŬ ASOCIO DE RECIPROKAJ GRAMATIKAJ REVIZIANTOJ DE TRADUKOJ KAJ ORIGINALOJ

NECESAS KLUBO AŬ ASOCIO DE RECIPROKAJ GRAMATIKAJ REVIZIANTOJ DE TRADUKOJ KAJ ORIGINALOJ EN LA E-MOVADO 


Kiel ĝi funkciu?

Kiu mem ĵus finis sian serion da gramatikaj revizioj (ekde la plej malkrudiga ĝis la plej fajniga) sur propra traduko aŭ originalo sia, kaj plene konvinkiĝas, aŭ “havas plenan certecon”, ke la fina rezulto estas CENTPROCENTE perfekta, polurita kaj finprilaborita laŭ gramatika vidpunkto, tiu submetu ĝin, kiel tradukan aŭ originalan antaŭpremieran prezentaĵon, unue al sia virtuala klubo/asocio de reciprokaj gramatikaj reviziantoj, kiuj legos la sendaĵon, atente kaj per la lupeo, kaj atentigos al la sendinto (individue) pri eventualaj klaraj kaj nedubeblaj eraroj.

Por eviti kaj evitigi perdon de tempo, ne validos, tamen, kritiko pri vorto, frazo aŭ ia ajn esprimo, kiu ne estas en si mem erara, sed kiu estas nur ne ŝatata aŭ ne  preferata de la revizianto. Devos esti bonvena, tamen, demando al la tekstiginto pri la ĝusteco de eventuala ŝajne erara uzo.

Estos konsilinde, ke kelkaj strangaj, neordinaraj, nenormalaj aŭ ekzotikaj vortoj, esprimoj aŭ frazoj estu akompanataj de provizoraj piednotoj montrantaj, el kie la redaktinto pinĉis ilin.

Kompreneble estos same konsilinde, ke la tekstigantoj evitu enmeti ekstravagancaĵojn, inventaĵojn, absurdaĵojn kaj aliplanedajn vort- aŭ esprim-kreaĵojn en la tekston, sub la sinpravigo de la fleksebleco aŭ logikeco de Esperanto.

Se tute nova vorto aŭ esprimformulo estos enmetita pro nepra neceso, la aŭtoro devos klarigi tion piednote.

Kompreneble la grando de la originalaĵo aŭ tradukaĵo devos havi antaŭdifinitan limon, ekzemple je maksimume cent linioj. Krome, ĉiu ano rajtos sendi al la kolegoj nur po unu provaĵo semajne, ekzemple.

Alie, ĉiu ano nepre devos sendi ian ajn gramatikan opinion pri la frazoj de la teksto al li submetita (almenaŭ por pruvi, ke li ankoraŭ estas vivanta (☺) kaj partoprenanta en la "sekreta societo"), devante ĉiu prezenti sian opinion al la sendinto maksimume post tri tagoj, ekzemple, eĉ se nur por diri, ke li trovis neniun eraron.

Pri la enhavo de la tekstoj, estos espereble, ke neniu el ili temos pri antaŭjuĝoj, amaraĵoj kaj malbonaĵoj, kiaj kiel fari atombombon, kiel ŝteli bankon, kiel plani teroraĵon ktp (☺). Aŭ ĝi temu pri bonaĵoj aŭ temu pri neŭtralaĵoj, utilaĵoj, necesaĵoj, kuriozaĵoj, naivaj gajaĵoj kaj similaĵoj.

Memevidente ĉiu ano rajtos publikigi siajn provaĵojn rekte en Interreto, sen submeto al la reviziantaro, se li ne volos atendi ties reagojn, eble pro la urĝeco de la publikaĵo aŭ pro kia ajn kialo.

Neniu membro sindevigos konsideri, akcepti aŭ adopti la opiniojn pri eraroj indikitajn, povante publikigi la tekston kun aŭ sen ili, sen bezono de informo aŭ pravigo pri tiu decido.

Por eviti kaj evitigi perdon de tempo, estos nepre konsilinde, ke la reviziitoj ne sendu dankajn, flatajn kaj kaĵolajn mesaĝetojn al la reviziintoj individue, des malpli al la tuta grupo.

Evitiĝu EN LA GRUPO konfliktoj, diskutoj kaj disputoj pri reviziaĵoj. La baza celo de la projekto estas formi ne diskutgrupon nek redaktogrupon, sed nur revizian interhelpan grupon. Kompreneble povos okazi INTERINDIVIDUAJ komentarioj, dialogoj, diskutoj kaj eĉ disputoj, se unu aŭ alia volos kaj havos tempon por tio. [Laŭdinda estas tiu, kiu inventis la rimedon de CC kaj CCO.☺]

Evitiĝu favoraj aŭ malfavoraj komentarioj pri certaj vort- kaj esprim-formuloj, almenaŭ en la grupo. La atentigoj devos esti sendataj nur al la tekstigintoj individue, kaj preferinde nur pri iliaj gramatikaj malĝustaĵoj, objektive.

Fine ĉiu ano devos sendi al la anaro almenaŭ po unu provaĵo monate, eĉ se tiu ĉi estos nur unu frazo.


Nenhum comentário: