sábado, 18 de novembro de 2017

LA ATEISTO - rakonto de la brazila verkistino Rachel de Queiroz



LA ATEISTO 

rakonto de la brazila verkistino 
Rachel de Queiroz 
(1910 —2003)
 Resultado de imagem para rachel de queiroz
Jam antaŭ tre longe estis unu viro, kiu estis ateisto. En la malgranda vilaĝo, kie li loĝis, ekzistis neniu alia ateisto krom li, tiel ke la kompatindulo vivis en granda izoleco. Tamen li estis orgojla kaj neniam faris plendon, eĉ kiam li sentis sin pli soleca, por ekzemplo en la dimanĉoj, kiam la tuta popolo de la loko iris aŭskulti la meson, kaj li restis vaganta inter la arboj de la placo; aŭ ankaŭ en la antaŭtago de la Kristnasko, kiam la personoj okupiĝis pri la Kripo kaj la Koko-Meso. Ili levadis raketojn en la aeron, la sonoriloj sonadis, ĉiuj ĝojiĝis kaj noktomanĝis kune. Tamen la ateisto ĉiam fordankis la invitojn, kiujn oni faris al li: ne preĝinte, li ne kredis, ke li havas rajton partopreni la kunvespermanĝon, des pli ke, estante ateisto, li estis ankaŭ honesta; li enŝlosiĝis en la hejmon kaj restis kun la kandelo lumanta, legante unu el siaj libroj pri ateismo. Kaj, se unu el la personoj venantaj de malproksime miris la figuron de tiu soleca viro leganta ĉe la malvarmeto de la fenestro kaj demandis, kial li ne ĉeestas en la meso aŭ en la kunmanĝo, lokanoj klarigis jene:
- Li ne povas, li kompatindulo. Li estas nia ateisto.
Pri la cetero, la ateisto vivis same kiel ĉiuj aliaj. Li laboradis en sia ofico, plantadis brasikojn kaj origanojn en la korto, zorgis pri du perdrikhundoj kaj ĉe la noktiĝo partoprenis en rondo de samlokanoj, kiuj konversaciis sidante sur la ŝtupoj de la fontano. Kaj kiam la interparolo tuŝis la temon pri religio, ĉiam estis iu, kiu rimarkigis:
- Vi, kiu estas ateisto...
Tamen alvenis unu jaro, en kiu nia ateisto, pro diversaj kialoj, ŝajne eksentis sin ankoraŭ pli soleca. Mi forgesis diri, ke li estis fraŭlo. Kvankam la vilaĝo havis ian fieron posedi tiun strangulon – iun publikan ateiston -, la fraŭlinoj ne sentis kuraĝon edziniĝi kun viro tiel stigmatizita kaj kiu, apenaŭ li formortos, iros nepre sendite al la infero.
Venis hunda pesto, kiu mortigis liajn du perdrikhundojn. Tio ŝajnis puno por pligrandigi la solulecon de la kompatinda ateisto. Kaj liaj libroj, tiel multe legitaj kaj relegitaj, jam rakontis al li nenion plian. Dum la tago la laboro helpadis lin pri kompanio, kaj vespere li kunestis kun la amikoj. Tamen en tiuj antikvaj tempoj la homoj estis tre religiemaj kaj grandan parton de la tempo ili pasigis en la katolika preĝejo: en la mateno estis la meso, en la vespero, la rozario, en la nokto, la naŭtaga devotado, kaj dum ia ajn festo, la procesioj. Kaj en tiuj grandnombraj horoj, en kiuj la tuta popolo enmetiĝis en la preĝejon, la ateisto eliris el la hejmo, sidiĝis en la ombro de la krucego, sentis la bonan odoron de la incenso brulanta en la fumiloj, kaj tiam sentis ian ekdeziron eniri, rigardi la orkoloron de la vestoj de la sanktuloj kaj la belan latinon de la pastro. Tamen li ĉiam sin detenis de tio; kion dirus la popolanoj, se ili vidus lin tie interne?
Aliajn okazojn pri envio li spertis en la tagoj de procesio, kiam liaj amikoj vestis religian mantelon el kolora silko kaj transportis la portilon, la stangojn de la paliumo aŭ la lumantajn vakskandelegingojn, sed li staris en stratangulo kun la manoj pendigitaj ekde la kubutoj, en sia malnova vestaĵo de la ĉiutago. Tiam li reiris al la laboro, kvankam estis festotago, sed neniu skandaliĝis pri tio, ĉar ĉiuj komprenadis lian situacion de ateisto, malgraŭ tio, ke ili bedaŭris pri lia malfeliĉa destino.
Sed ĝuste tiam, en la fino de tiu jaro, aperis iu junulino, kiu menciinde estis nevino de la pastro kaj kiu enamiĝis al la ateisto. Kiel tio komenciĝis, neniu scias, sed la amo estas tia: junulino pasas tra la strato, ekvidas viron, kiun ŝi vidadis la tutan vivon kaj subite ŝi sentas baton ene de la brusto kaj komencas ami tiun viron.
Unue li nur kortuŝiĝis antaŭ la rigardoj, kiujn ŝi direktis al li, tiel dolĉaj kaj amikemaj. Tamen, poste, rimarkante sin amata, li, kiun neniu antaŭe amis, komencis ankaŭ ami ŝin.
Tiam ĉiuj loĝantoj de la loko bedaŭris pri la geamantoj, sciante, ke ili povos ekpensi pri geedziĝo kaj ke la pastro ne transdonos tiun naivan ŝafinon en la manojn de iu memkonfesinta ateisto.
Tiel alvenis la Kristnasko. Estis aranĝita la Kripo kaj komenciĝis la pilgrimado de la vizitantoj, kiuj venis kisi la piedon de la Infano. Kaj tiam la amatino de la ateisto insistis, ke li akompanu ŝin en tiu deviga vizito. Li diris, ke ne kaj ke nur grandpene li konsentus eniri en la ĉambron kaj resti en angulo, dum ŝi faros siajn devotaĵojn. Tamen tion la junulino ne akceptis:
- Kiom kostas unu kiso? Ĉu vi ne kisas min?
Li ridetis:
- Sed tamen vi estas homo, vi estas el karno kaj mi amas vin. La Infano, kiel vi nomas ĝin, estas pupo el ceramiko.
La junulino argumentis, ke el ceramiko estas ankaŭ la taso, kiun li portas al la lipoj kaj kiu tute ne malutilas al li. Li tiam menciis sian memamon, cetere ĉar li estis la loka ateisto, la sola tie. En tiu momento la junulino ekploris, dirante, ke se li havas pli da memamo, ol amo al ŝi, estas ĉio finita. La ateisto ektimis pri tiu minaco kaj tial donis sian konsenton, kvankam kontraŭvole. Li akompanis la triumfan junulinon, eniris en la vicon post ŝi kaj alfrontis onies miregajn rigardojn. Unuj post aliaj, la devotuloj haltis antaŭ la Kripo, fleksis la genuojn, eldiris preĝeton kaj kisis la piedon de la Infano. Nun venis la vico de la amatino, kiu, farinte sian riverencon kaj doninte la kison, turniĝis kaj ridetis al sia bona ateisto, celante animi lin. Li disetendis la rigardon ĉirkaŭen kaj vidis en ĉiuj la saman mienon de ĝojo kaj espero. Do li decidiĝis: li fleksis la malglatan genuon kaj klinis la kapon sur la piedetojn de la adorato. Kaj jen li sentis sub la lipoj ne la malvarmon de la porcelano, sed la varmon de la karno, la moviĝon, la pulsadon de la karno. Li levis la okulojn teruriĝinte. Tiam li rigardis la Infanon kaj vidis, ke Li ridetas radiante al li, kaj el Liaj okuloj eliĝis lumo, kian neniam okuloj el ceramiko havus.
Oni diras, ke la ateisto falis sur la plankon, kun la brakoj krucigitaj, plorante kaj adorante. Kaj tiam en tiu nokto de Kristnasko ĉesis ekzisti la sola ateisto en tiu vilaĝo.
Sed oni diras ankaŭ, ke li ne edziĝis al la amatino. Li ne povis tion, ĉar li forlasis ĉion kaj fariĝis monaĥo.


///////////////

INTERRETA FONTO DE LA ORIGINALO EN LA PORTUGALA:

Rachel de Queiroz naskiĝis en Fortalezo, la ĉefurbo de la ŝtato Cearao, en la nordoriento de Brazilo, en la 17-a de novembro 1910, kaj forpasis en Rio-de-Ĵanejro, en la 4-a de novembro 2003. Ŝi estis tradukistino, verkistino, ĵurnalistino, fekunda kronikistino kaj grava brazila dramaturgino. Elstara aŭtorino pri la nordorienta socia fikcio, ŝi estis la unua virino membriĝi en la Brazila Beletristika Akademio.

sexta-feira, 3 de novembro de 2017

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM NOVEMBRO DE 2017 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN NOVEMBRO 2017

PIAUÍ TEM O MAIOR PARQUE DE ENERGIA SOLAR EM OPERAÇÃO NA AMÉRICA DO SUL // PIAŬIO EKHAVAS LA PLEJ GRANDAN PARKON DE SUNA ENERGIO FUNKCIANTA EN SUD-AMERIKO

21/11/2017


O cenário mais parece de um filme de ficção científica. São quase um milhão de painéis distribuídos numa área do tamanho de 700 campos de futebol.
Acaba de entrar em operação a usina de energia solar na cidade de Ribeira do Piauí, a 490 quilômetros de Teresina. É o maior parque de energia solar em operação da América do Sul. Ela fornece ao sistema interligado nacional 292 megawatts, energia suficiente para abastecer diariamente uma cidade com 1,2 milhão de pessoas.
Hoje a participação da energia solar na matriz energética do Brasil é de apenas 0,2%. A meta do setor é atingir 10% em 2030.
Já o vento é aproveitado há um bom tempo.
Em 2008, foi instalado o primeiro parque de energia eólica do Piauí. De lá para cá, já são 36 parques funcionando e mais 27 em construção. Hoje, o estado está entre os principais produtores desse tipo de energia no país.

La scenejo eĉ similas al iu de filmo je scienca fikcio. Estas preskaŭ unu miliono da paneloj distribuitaj sur areo samgranda kiel 700 futbalkampoj.
Ĵus komencis funkcii la produktejo de suna energio en la urbo Ribejro-de-Piaŭio, 490 kilometrojn for de Terezino, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Piaŭio. Ĝi estas la plej granda parko de suna energio funkcianta en Sud-Ameriko. Ĝi sendadas al la nacia interligita energia sistemo 292 megavatojn, energion sufiĉan por provizi ĉiutage unu urbon kun 1,2 milionoj da homoj.
Nuntempe la suna energio partoprenas en la energia matrico de Brazilo per nur 0,2%. La celo de tiu sektoro estas atingi 10% en 2030.
Siavice la vento estas profitata antaŭ tre longe.
En 2008 estis instalita la unua parko de ventoenergio en Piaŭio. De tiam jam ekzistas 36 parkoj en aktiveco kaj 27 konstruataj.
Hodiaŭ tiu nordorienta ŝtato rangas inter la ĉefaj produktantoj de tia energio en Brazilo.
FONTO:


***************

CORAÇÃO DE CHOPIN, HÁ 170 ANOS NUM POTE, DIZ CAUSA DE SUA MORTE // LA KORO DE CHOPIN, DE 170 JAROJ EN POTO, DIRAS LA KAŬZON DE LIA MORTO

12/11/2017



Descansar em paz já saiu de moda faz tempo. Às vezes é o corpo inteiro que fica: é o caso do cadáver de Lenin, que está até hoje embalsamado (e exposto!) em um mausoléu em Moscou. Em outras ocasiões, é só um pedacinho: vide o cérebro de Einstein, que foi removido de sua cabeça sete horas e meia após sua morte – e rendeu tantas pesquisas que ganhou até um artigo na Wikipedia.

O compositor Frédéric Chopin é do segundo time. Ele partiu desta para a melhor em 1849, com apenas 39 anos. Deixou para trás uma obra lendária e o seu… coração. Pois é.
A pedido do músico, o órgão foi retirado antes de seu enterro em Paris, e levado por sua irmã em um pote com álcool (provavelmente conhaque) para uma igreja católica em Varsóvia, capital da Polônia – seu país natal. Lá ele repousa até hoje, acompanhado de uma inscrição bíblica: “onde estiver o seu tesouro, lá também estará o seu coração” (Mateus, 6:21).

Agora, sem ser retirado do pote, esse exótico picles do período romântico foi usado para estabelecer a real causa da morte do virtuoso. Antes de investigá-lo, a equipe do pesquisador Michał Witt, da Academia de Ciências da Polônia, selou a valise com cera para evitar evaporação. Depois de tanto tempo, o órgão se tornou frágil, e qualquer contato com o ambiente exterior pode destruir uma das relíquias mais valiosas da cultura polonesa.

Esse processo de exumação incomum ocorreu há três anos, praticamente em segredo, e só agora os resultados estão sendo divulgados.
Ripozi trankvile en sia tombo jam delonge ne havas garantion. Kelkfoje la tuta korpo de la mortinto restas publike ekspoziciata. Ekzemple estas la kadavro de Lenino, kiu ĝis hodiaŭ restas enbalzamigita (kaj montrata) en maŭzoleo en Moskvo.
En aliaj okazoj konserviĝas nur unu korpoparto. Memoru pri la cerbo de Einstein, kiu estis eltirita el lia kapo sep horojn post lia morto, kaj estigis tiom da esploroj, ke ĝi skribigis eĉ artikolon en Vikipedio.

Ankaŭ la komponisto Frédéric Chopin estas ekzemplo de iu, kiu postlasis korpoparton sian post la morto. Li transiris al la pli bona mondo (forpasis) en 1849, aĝante nur 39 jarojn. Li lasis post si eternecan verkaron, krom... sia koro.
Pro peto de la muzikisto, tiu organo estis eltirita antaŭ lia entombigo en Parizo, kaj estis forportita de lia fratino, en poto kun alkoholaĵo (probable konjako), al katolika preĝejo en Varsovio (la ĉefurbo de Pollando), lia naskiĝurbo. Ĝi restas tie ĝis hodiaŭ, sub la jena biblia epigrafo: “kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro” (Mateo, 6:21).

Nun, ne eltirite el la poto, tiu eksterordinara mortrestaĵo el la romantika periodo estis uzata por sciigi la veran kaŭzon de la morto de tiu virtuozo. Antaŭ ol ekzameni ĝin, la skipo de la esploristo Michał Witt, de la Akademio pri Sciencoj de Pollando, sigelis la vazon per vakso, por bari eblan elvaporiĝon. Post tiom da tempo la organo fariĝis fragila, kaj ia ajn kontakto kun la ekstera medio povas detrui unu el la plej valoraj relikvoj de la pola kulturo.

Tiu procedo de neordinara nekropsio okazis antaŭ tri jaroj, preskaŭ en sekreto, sed nur nun la rezultatoj estas diskonigataj.
FONTO:


************

NOVA CAVIDADE MISTERIOSA É DESCOBERTA DENTRO DA GRANDE PIRÂMIDE DE GIZÉ // NOVA MISTERA KAVAĴO ESTAS ELTROVITA ENE DE LA GRANDA PIRAMIDO DE GIZO

03/11/2017
Resultado de imagem para CAVIDADE GRANDE PIRÂMIDE DE GIZÉ

Surgiu um novo mistério envolvendo as pirâmides do Egito: cientistas descobriram o que parece ser um grande vazio dentro da pirâmide de Quéops, conhecida como a Grande Pirâmide de Gizé.

Não se sabe por que a cavidade existe ou se ela abriga algo de valor histórico, já que não parece ser acessível pelos caminhos conhecidos até o momento.

Cientistas japoneses e franceses fizeram o anúncio depois de estudar o complexo das pirâmides de Gizé, nos arredores do Cairo, por dois anos.

Eles têm usado uma técnica chamada muografia, que é muito usada para estudar vulcões e consegue detectar mudanças de densidade significativas dentro de grandes estruturas rochosas.

Com 146m de altura, a Grande Pirâmide é a maior das estruturas de Gizé e foi construída durante o reino do faraó Quéops, entre 2509 e 2483 a.C.
Aperis nova mistero rilata al la piramidoj de Egiptio: sciencistoj eltrovis ion, kio ŝajnas esti granda malplenaĵo interne de la piramido de Keopso, ankaŭ konata kiel la Granda Piramido de Gizo.

Ne estas sciate, kial la kavaĵo ekzistas tie, nek ĉu ĝi ŝirmas ion kun historia valoro, ĉar ŝajne ĝi ne estas alirebla tra la vojoj konataj ĝis nun.

Japanaj kaj francaj sciencistoj faris la anoncon, post kiam ili studis la komplekson de la piramidoj de Gizo, en la ĉirkaŭaĵoj de Kairo, dum du jaroj.

Ili utiligis teknikon nomatan muonografio, kiu estas multe uzata por studi vulkanojn kaj kiu povas detekti gravajn ŝanĝiĝojn de denseco en grandaj rokaj strukturoj.

Estante 146 metrojn alta, la Granda Piramido estas la plej granda el la pluredraj formaĵoj de Gizo, kaj estis konstruita dum la regado de la faraono Keopso, inter 2509 kaj 2483 a.K.
FONTO:


domingo, 22 de outubro de 2017

SEKRETA FELIĈECO – rakonto de la brazila prozistino Clarice Lispector (1920 – 1977)

SEKRETA FELIĈECO 


Resultado de imagem para clarice lispector



Ŝi estis dika, malalta, efelidplena, kun la haroj tro malglataj, iom flav-ruĝetaj. Ŝi havis grandegan mamon, dum ĉiuj ni aliaj estis plataj. Kvazaŭ tio ne sufiĉis, ŝi plenigis la du poŝojn de la bluzo, sur la busto, per bombonoj. Tamen ŝi posedis tion, kion ĉia ajn infano ŝatus havi: patron havantan librovendejon.

Ŝi malmulte profitis el tio. Kaj ni aliaj, ankoraŭ malpli: eĉ en datrevenoj, anstataŭ donaci almenaŭ unu malaltkostan libreton, ŝi transdonis en manojn unu poŝtkarton de la vendejo de la patro. Krom tio ĝi estis pri pejzaĝo de Recifo mem, la urbo, kie ni loĝis, kun ties pontoj pli ol viditaj.

Sur la dorson ŝi skribis, per tre brodecaj literoj, vortojn tiajn, kiaj “naskiĝa datreveno” kaj “resopiro”.

Tamen kiel ŝi havis talenton por la krueleco! Ŝi tuta estis pura venĝemo, manĝante bombonojn kun bruo. Kiel tiu knabino certe malamis nin, nin, kiuj estis nepardoneble beletaj, sveltaj, altetaj, kun liberaj haroj. Kontraŭ mi ŝi praktikis kun trankvila feroceco sian sadismon. Pro mia dezirego legi, mi eĉ ne rimarkis la humiligojn, al kiuj ŝi submetadis min: mi daŭris peteganta al ŝi prunte la librojn, kiujn ŝi ne tralegis.

Jen poste alvenis la granda tago, en kiu ŝi komencis fari longedaŭran torturon al mi. Kvazaŭ senintence, ŝi sciigis al mi, ke ŝi posedas la rakontlibron “La Regadoj de Nazetulino”, de Monteiro Lobato.

Ĝi estis dika libro, dio mia!, tia libro, kun kia oni devis vivi, manĝi, dormi. Sed ĝi estis tre supera ol mia aĉetpovo. Tiam ŝi diris al mi, ke mi iru al ŝia domo en la sekvonta tago, ke ŝi pruntedonos ĝin al mi.

Ĝis la posta tago mi transformiĝis en la esperon mem pri ĝojo: mi ne vivis ordinare; mi naĝadis malrapide sur milda maro; la ondoj irigis min tien kaj reen.

En la sekvinta tago mi kuris laŭlitere al ŝia domo. Ŝi ne loĝis en plur-etaĝa konstruaĵo kiel mi, sed, jes, en surtera domo. Ŝi ne petis min eniri. Bone rigardante al mi en la okulojn, ŝi diris, ke ŝi pruntedonis la libron al alia knabino, kaj ke mi revenu en la sekvonta tago, por preni ĝin. Surprizite, mi foriris malrapide, sed baldaŭ la espero prenis min tutan denove, kaj mi rekomencis marŝi saltante sur la strato. Tio estis mia stranga maniero marŝi sur la stratoj de Recifo. Ĉi-foje mi eĉ ne falis: gvidis min la promeso pri la libro. La sekvonta tago venos, la sekvontaj tagoj estos poste mia tuta vivo; la amo al la mondo atendis min; mi marŝis saltante tra la stratoj, kiel ĉiam, kaj falis neniun fojon.

Tamen ne okazis nur tio. La sekreta plano de la filino de la mastro de la librovendejo estis trankvila kaj diableca. En la posta tago jen estis mi denove ĉe la pordo de ŝia domo, kun rideto kaj la koro forte batanta. Tamen tio valoris nur por aŭskulti la trankvilan respondon: la libro ankoraŭ ne estis redonita. Mi devus reveni en la sekvonta tago. Ŝi tute ne suspektis, kiel poste, dum mia vivo, tiu dramo de la “sekvonta tago” spertita ĉe ŝi ripetiĝos kun mia koro forte batanta.

Kaj la torturo daŭris. Kiel longe? Mi ne sciis. Ŝi sciis, ke ĝi okazos nedifinitan tempon, dum la galo ne tute elfluos el ŝia dika korpo. Mi jam ekdivenis, ke ŝi elektis min, por ke mi suferu. Kelkfoje mi faras priajn divenojn. Sed, eĉ diveninte, kelkfoje mi akceptas, konsiderante, ke tiu, kiu volas suferigi min, bezonas damnite, ke mi suferu.

Dum kiom da tempo? Mi iris ĉiutage al ŝia domo, malĉeestante eĉ ne unu tagon. Kelkajn fojojn ŝi diris: ve!, la libro estis ĉe mi hieraŭ vespere, sed vi venis nur en la mateno, tiel, ke mi pruntis ĝin al alia knabino. Kaj mi, kiu ne emis havi ĉirkaŭokulajn blu-randojn, sentis tiajn blu-randojn fosantajn sin sub miaj miregantaj okuloj.

Tio daŭris ĝis iu tago, kiam mi staris ĉe la pordo de ŝia domo, aŭskultanta humile kaj silente ŝian rifuzon, aperis ŝia patrino. Certe ŝi jam estis miranta la mutan kaj ĉiutagan aperadon de tiu knabino ĉe la pordo de sia domo. Ŝi petis klarigon al ni du. Tiam okazis silenta konfuziĝo, interrompita per vortoj tre malmulte klarigaj. La sinjorino miris pli kaj pli, ke ŝi ne estis komprenanta. Sed jen tiu bonkora patrino ekkomprenis. Tiam ŝi turnis sin al la filino kaj kun granda surpriziĝo mirdiris: sed tiu libro neniam estis forportita el tiu ĉi domo, kaj vi eĉ ne volis legi ĝin!

Kaj plej malbona al tiu virino ne estis la malkaŝo de tio, kio okazis, sed devis esti la horora malkovro de la filino, kiun ŝi havis. Ŝi gvatis nin en silento: la potencon de la perverseco de ŝia nekonata filino kaj la blondharan knabinon starantan ĉe la pordo, lacegan, sub la vento de la stratoj de Recifo. Tiam, rekonsciiĝinte, ŝi diris firme kaj trankvile al la filino: “vi pruntedonu la libron nun mem”. Kaj al mi: “Kaj vi tenos la libron kiel longe vi volos”. Ĉu vi komprenas? Tio pli valoris ol la donaco mem de la libro: “kiel longe mi volos”. Tio estas ĉio, kion homo, granda aŭ malgranda, povas aŭdaci deziri.

Kiel rakonti tion, kio sekvis? Mi estis miregigita kaj tiel mi ricevis la libron en la manon. Mi trovas, ke mi diris nenion. Mi enmanigis la libron. Ne, mi ne foriris saltante kiel ĉiam. Mi foriris marŝante malrapide. Mi memoras, ke mi tenis la dikan libron per la du manoj, premante ĝin kontraŭ la bruston. Kiom da tempo mi pasigis por alveni hejmen, ankaŭ malmulte gravas. Mia brusto estis varma, mia koro, pensanta.

Alveninte al la hejmo, mi ne tuj komencis legi. Mi ŝajnigis, ke mi ne havas ĝin, nur por poste surpriziĝe ekhavi ĝin. Horojn poste mi malfermis ĝin, legis kelkajn ravantajn liniojn, fermis ĝin denove, vagis tra la domo, prokrastis ankoraŭ pli, manĝante panon kun butero; mi ŝajnigis, ke mi ne memoras, kie mi gardis la libron; mi retrovis ĝin, malfermis ĝin dum kelkaj momentoj. Mi ekpensis plej neverajn malfacilaĵojn por tiu sekreta afero, nome la feliĉeco. La feliĉeco estis estonta ĉiam sekreta por mi. Ŝajnis, ke mi jam antaŭsentis tion. Kiel mi malfruis! Mi vivis en la aero... ekzistis fiero kaj pudoro en mi. Mi estis delikata reĝino.

Kelkfoje mi sidis en la hamako, balancante min kun la libro malfermita sur la genuoj, ne tuŝante ĝin, en tre pura ekstazo. Jam ne estis knabino kun iu libro, sed estis virino kun sia amanto.



sábado, 7 de outubro de 2017

A REVOLTA DO TELHADO E UMA QUESTAO DE QUADRO NEGRO



Eu vi uma refrega das boas no começo do ano de 1921, que me fez achar que tinha valido a pena sofrer calado tantas e tantas décadas frente às injustiças de todo jaez naquela cidadezinha do interior paulista. Naquele ano, eu já era um velho zelador do maior colégio da região. Na mocidade, na mesma instituição, eu fora escravo jardineiro.
A monarquia no Brasil já havia terminado desde 1889, mas, no avançar da república velha, a direção daquele colégio público ainda era passada de geração para geração entre membros de uma mesma família da nobreza local.
A atual diretora era dona Guilhermina, esposa do Coronel Antero, também outro de linhagem poderosa, tão poderosa que não permitiu a implantação de uma lei vinda da capital do Estado, vinda de trem e de poucas letras e que mandava todas as escolas admitirem alunos negros em seus quadros discentes primários.
A notícia dessa inclusão étnica causou alegria no coração de muitos, mas causou também em choque nos conservadores, talvez até maior do que se fosse ainda no século XIX, logo após a Lei Áurea. É que agora a ideia de eugenia e superioridade racial fazia escola entre formadores de opinião, desde 1918, a partir da influência da “Sociedade Eugênica de São Paulo”. Prestigiavam-se acima de tudo os chamados "bem nascidos" e evitavam-se miscigenações interétnicas a todo custo, inclusive a partir do ambiente escolar. O próprio filho do casal poderoso já tinha vindo da Europa em 1911 e praticamente implantou fundo na consciência social do lugarejo essa ideia excludente, que reaumentou sobremaneira o fosso social entre brancos e negros, que mal tinha sido estreitado até então.
A lei da inclusão negra nas salas de aula foi muito festejada na zona rural, onde quase oitenta por cento da população eram de cor. Aliviou as revoltas íntimas e dessufocou a angústia de muitos que sonhavam com um futuro melhor para seus filhos, longe de qualquer resquício da dureza semelhante às que ainda eram contadas pelos ex-escravos que habitavam as redondezas.
Mas o coronel e sua esposa bateram pé firme. No colégio "deles", negros não entrariam, a não ser para servir.
As aulas já tinham começado, só para os branquinhos, quando chegou a lei Áurea da educação no lugar.
Durante as pressões de ambos os lados da sociedade - da que queria e da que não queria a entrada dos escurinhos no colégio, Adamastor, um jovem engenheiro, neto de abolicionista e em férias na ocasião, reuniu um grupo de pais na periferia da cidade e os instigou a fardarem e a levarem seus filhos para a porta do colégio no centro da cidade, diariamente. Ajudaria no processo de convencimento. E assim foi feito.
Eu ficava calado observando os movimentos acerca do assunto, mas no fundo, no fundo, torcendo para a vitória dos molecotes.
E ficou assim durante vários dias. Os meninos brancos chegavam todos dias e entravam normalmente, com a diretoria toda empertigada no portão fazendo rigoroso controle. Os pretinhos ficavam do outro lado da rua, sob o sol quente, de pé, enfileirados lado a lado, uns com ar de revolta, outros fazendo gestos de gaiatice, mas todos olhando, calados, bem orientados.
E isso começou a incomodar os professores, os transeuntes e até mesmo Dona Guilhermina.
Guerras de papéis, debates e advogados corriam e ocorriam nas câmaras oficiais, com intervenções do pároco, do delegado, de outros coronéis, mas nada de os da rua começarem a estudar.
Só depois de muita esgrima política, jurídica, retórica e diplomática, a diarquia do poder central resolveu admitir os pequerruchos da periferia, mas com uma condição, que acabou sendo aceita quase unanimemente, para não lhes atrasar mais ainda o acompanhamento escolar: eles entrariam não pela porta da frente, mas, sim, pelos lados do colégio, até o pátio lá nos fundos, onde haveria uma sala de aula e uma professora exclusivamente destinada para eles. Alívio geral. Já estava extremamente incomodativo ver aquela imagem de crianças fardadas de pé todos os dias pela manhã em frente ao tão conceituado colégio, aguardando um veredito que lhes selaria o destino como cidadãos ou como excluídos educacionais.
Na manhã seguinte os novos alunos chegaram cheios de expectativas e apreensões para a nova experiência de vida. Os pais, mostrando contentamento no rosto.
Branquinhos pela porta da frente, pretinhos pelas laterais. Pais se despediram. A diretora fechou o portão.
Problema.
Ao chegarem ao pátio do colégio, qual não foi a surpresa deles e até de Raquel, a professorinha designada, sobrinha do vigário e formada na capital!
Dona Guilhermina já estava lá na porta dos fundos, imperiosa, e quando estavam todos os fardadinhos prontos para entrar, ela declarou em alto e bom tom, para eles e para e professora.
- Vocês estão vendo aquela grande mangueira lá no meio do pátio?
Os meninos aprumaram as vistas.
- Pois é exatamente debaixo dela que vocês vão estudar! Não debaixo do telhado desta instituição honrada e tradicional!
Consternação de todos. Ninguém esperava por aquilo. Eu mesmo achava que seria usada uma sala de aula vazia no fundo do prédio, onde se guardavam as carteiras quebradas. Era a única que tinha vaga. Cheguei a limpar os móveis na véspera, alegre. Agora, que nada!
As carteiras foram usadas, sim, mas tive de pegá-las todas, uma a uma, e levá-las para debaixo da árvore no centro do pátio, a quase cinquenta metros do prédio. Fi-lo com tristeza, mas não tão mais triste e desapontado do que a professora que conduziria o novo grupo.
Dona Guilhermina ficou de braços cruzados, com ar de vitória, só observando o remanejamento do mobiliário, composto quase todo de carteiras velhas e quebradas.
Numa das passadas com uma carteira sobre a cabeça, eu olhei para a professora.
Ela levantou o olhar. Olhamo-nos por rápidos segundos, sem palavras, mas ela entendeu, entendeu ou teve seu entendimento. Em seguida, ela convocou os meninos mais velhos e, juntamente com eles, começou a me ajudar no transporte. Logo em seguida os menores começaram a levar as cadeiras, alguns deles, em dupla. Eu senti certa dignidade brotando no ar. A diretora fechou a cara. Entrou antes de aprontarmos tudo.
Raquel, que desde a época de aluna, já tinha recorrido a mim, na surdina, em busca de alguns conselhos sobre questões da vida e do coração, agora, já uma senhorinha, talvez relembrando alguns de nossos antigos diálogos, aproximou-se de mim, antes de começar a primeira aula, e perguntou-me mais ou menos assim:
- Seu Paulo, eu vou trabalhar aqui mesmo, no pátio do colégio, durante o ano todo, sem o abrigo de um telhado, sem poder usar um quadro negro? Isso não é uma injustiça?
Não me lembro das exatas palavras com que lhe respondi. Como personagem narrador de tantos séculos, de tantas histórias, em tantas línguas e linguagens, das mais cultas às mais populares, canetas de escritores afora, acho que já estou ficando meio desmemoriado. Mas sei que lhe incentivei mais ou menos assim (em linguagem de hoje):
- A vida nos oferece condições e circunstâncias a todo momento, nos impondo posicionamentos, decisões, atitudes. Faz parte do jogo. As injustiças existem, mas seus efeitos são relativos. Podem ser piorados ou melhorados, a depender da forma como é encarada ou vencida. Eu comecei a trabalhar aqui neste colégio em 1867, como escravo. Era um molecote. Na época, o diretor era o Seu Abílio, avô da Dona Guilhermina, que junto dele é uma santa. Você está vendo aqui essa mangueira que vai lhe servir de sala de aula? Pois é. Eu vi muitos negros serem amarrados em seu tronco e serem chibatados na calada da noite, fora das vistas dos alunos, por bobagens, como, por exemplo, por terem sido flagrados dormindo na hora do serviço. Eu mesmo apanhei amarrado nele. Mas aprendi cedo, com meus antepassados, a viver livre emocionalmente dentro de mim mesmo. Só apanhei uma vez, ainda mocinho, mas logo aprendi a jogar o jogo da vida. Daí em diante passei a dar meus jeitinhos aqui e ali, para não chibatar nem maltratar a própria alma com pensamentos negativos e doentios. Eduquei a mente para pensar sempre positivo. Passaram a me ver sempre de bom humor. Eu tinha de cumprir ordens e executar tarefas o mais penosas, calado, sem poder sequer perguntar nada, mas vivia em paz comigo mesmo. Eu tinha construído um quilombo no meu próprio coração, território que ninguém conhece e onde eu sou livre para sentir e pensar o que quero. Com o tempo e o exercício diário das incumbências várias e das virtudes íntimas libertárias, passei a tratar bem a mim mesmo e aos outros, ainda que na mesma condição de escravo. Por isso estou vivo até hoje e gozando de muita saúde. Mas você tem outra sorte. É jovem, é branca, estudada, briosa. Naturalmente, o Carteador do jogo da vida distribuiu cartas diferentes para você nesta rodada existencial. Use-as com sabedoria, com dignidade.
Ela sorriu e não disse mais nada. Foi dar a primeira aula aos meninos. E eu fui cumprir meus quefazeres.
Os testes circunstancias da vida da escola ou da escola da vida ainda prosseguiram, mas Raquel sobrevivia a todos eles, com méritos, a meu ver de observador.
O maior dos testes foi já nos meados daquele ano, no inverno. Um dia, no meio da aula, caiu o maior aguaceiro, e a professora foi às pressas à diretora pedir que abrisse uma exceção e deixasse os pretinhos estudarem, só naquele dia, dentro do colégio. Quem disse? A durona imperialista, com ar de feliz vingança, aproveitou o momento:
- É o preço da petulância! Eles estão aqui contra minha vontade! Desde o início. Você sabe muito bem disso. Sou sincera. Aqui dentro eles não vão entrar. Mande-os para casa. Não tem onde eles passarem a chuva.
Os meninos estavam parecendo uns pintinhos molhados, fardas já encharcadas, esperando o resultado do apelo da magíster, que ficou decepcionada. E agora?
A diretora, coitada, uma deficiente moral, adentrou o colégio e bateu a porta dos fundos.
Os alunos e a professora fizeram menção de sair correndo, mas eu fiz sinal por uma janela, de que queria falar com eles.
Apesar do forte temporal, eles atenderam ao pedido de Raquel e me aguardaram. Eu fui a eles lá fora, com meu sobretudo, passei rapidamente uma orientação para a jovem mestra.
Logo em seguida, saí pela lateral do colégio, fui até Adamastor, o jovem engenheiro, que morava perto, contei-lhe rápido a situação, pedi ajuda. 
Com menos de meia hora, chegou o jovem com vários amigos simpáticos à causa dos pretinhos e fizeram a maior algazarra no átrio da instituição.
A diretora, sem entender direito o motivo daquela manifestação barulhenta, foi abrir o portão principal, e ouviu o queixume generalizado da rapaziada, que exigia que a professora Raquel e seus alunos entrassem para o colégio, para se abrigarem da chuva e para que tivessem uma sala de aula exclusiva para eles.
A gritaria aturdiu todo o ambiente. De repente alguns professores que viviam revoltados com a situação, apareceram em defesa dos excluídos. Juntaram-se todos os revoltosos e foram em passeata colégio adentro, até os fundos, para ver a situação dos meninos molhados. A diretora foi atrás, eu, mais atrás.
Qual não foi a surpresa de todos! Sob o temporal mais medonho que já se tinha visto naquelas bandas, nem chão se via, só enxurradas para todo lado, a aula da professora Raquel estava acontecendo!, debaixo da mangueira!, com ela e todos os alunos encharcadíssimos, mas como se não estivesse ocorrendo nada de anormal. Todos os alunos comportadamente sentados, com toda dignidade, pés dentro d'água, rostos pingando, tiritando de frio, enquanto a professora lecionava sobre história...  serenamente...  Ninguém arredava!
Foi uma cena estarrecedora. Todos ficaram estatelados, até a diretora, que, depois de um silêncio de comoção coletiva, foi a primeira a gritar:
- Raquel! Venha! Traga seus alunos para dentro do colégio! Rápido!
Houve uma gritaria geral, de secos e molhados. Estava enfim implantada a lei áurea da educação na cidade.
A partir de então a turma dos pretinhos estudou protegida, dentro do colégio, com toda uma dignidade, uma dignidade construída a fórceps da sensibilização (e da estratégia). Raquel passou a lecionar mais animada, valendo-se de quadro negro e protegida sob o telhado. Contudo, não sei por quê, sempre que o tempo permitia, as aulas de história, ela fazia questão de ministrar debaixo da velha mangueira. Até eu fui chamado umas duas vezes para contar uns causos antigos à petizada.
E assim eu descartei os últimos dias da minha rodada existencial naquele começo de século, com muito mais contentamento e com aquela sensação de dever cumprido. Dever de zelador.

Olavo da Penha Cazumbá

quarta-feira, 4 de outubro de 2017

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM OUTUBRO DE 2017 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN OKTOBRO 2017

BIG BANG! FORAM DESCOBERTAS 6 NOVAS GALÁXIAS QUE NASCERAM NOS PRIMEIROS DIAS DO UNIVERSO // PRAEKSPLODO! ESTAS ELTROVITAJ 6 NOVAJ GALAKSIOJ, KIUJ NASKIĜIS EN LA UNUAJ TAGOJ DE LA UNIVERSO

15/10/2017


Uma equipe de astrônomos da China, EUA e Chile, liderada por Wang Junxian, professor da Universidade de Ciência e Tecnologia da China, encontrou seis galáxias formadas 800 milhões de anos após o Big Bang, ou Grande Expansão, informou a agência chinesa Xinhua.

A descoberta foi feita no âmbito do projeto LAGER, destinado à observação de galáxias no final do chamado período de reionização, quando as primeiras estrelas começaram a se formar. De acordo com os pesquisadores, a nova descoberta é um avanço significativo e lançará os alicerces para o estudo dos processos de formação estelar.

Para suas observações, a equipe usou o telescópio de quatro metros de diâmetro do Observatório Interamericano de Cerro Tololo (CTIO) no Chile. Os cientistas detectaram formações de 23 estrelas que consideram como possíveis galáxias formadas no momento da reionização, adianta a Xinhua.

Os pesquisadores continuaram sua observação com a ajuda do Telescópio Gigante de Magalhães, localizado no Observatório Carnegie de Las Campanas, dado que esse ajudou a identificar seis galáxias que correspondiam ao que os cientistas procuravam.

O diretor do observatório, Leopoldo Infante, também participou da pesquisa. O Instituto Carnegie de Ciência informou na sua página que a descoberta "pode dar aos cientistas mais uma visão sobre um período-chave da história do universo".
Skipo da astronomoj de Ĉinujo, Usono kaj Ĉilio, gvidata de Wang Junxian, profesoro de la Universitato pri Scienco kaj Teknologio de Ĉinujo, eltrovis ses galaksiojn formitajn 800 milionojn da jaroj post la Praeksplodo aŭ Granda Ekspansio, kiel informis la ĉina novaĵagentejo Xinhua.

La eltrovo estis farita kadre de la projekto LAGER, kiu celas al la observado de la galaksioj en la fino de la nomata periodo de rejonigado, kiam la unuaj steloj komencis formiĝi. Laŭ la esploristoj, la nova eltrovo estas signifoplena progreso kaj estigos la bazojn por la studoj pri la procezoj de stelaj formiĝoj.

Por siaj observoj la skipo uzis la teleskopon je kvar metroj en la diametro de la Interamerika Observatorio de Cerro Tololo (IOCT), en Ĉilio. La sciencistoj detektis la formiĝon de 23 steloj, kiujn ili konsideras kiel eblajn galaksiojn formitajn en la momento de la rejonigado, deklaris Xinhua.

La esploristoj daŭrigis sian observadon per la helpo de la Giganta Teleskopo de Magaljanoj, situanta en la Observatorio Carnegie de Las Campanas, kaŭze de tio, ke tiu ĉi helpis identigi ses galaksiojn ekvivalentajn al tiuj, kiujn la sciencistoj serĉadis.

Ankaŭ la direktoro de la observatorio, Leopoldo Infante, partoprenis en la esploro. La Instituto Carnegie pri Scienco informis en sia retejo, ke la eltrovo “povos konsenti al la sciencistoj unu plian rigardon pri unu ŝlosila periodo en la historio de la Universo”.  
FONTO:



*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/


ELA TEM 98, ELE 94. SE CONHECERAM NA ACADEMIA E CASARAM // ŜI ESTAS 98-JARA KAJ LI, 94-JARA. ILI KONATIĜIS EN GMINASTIKEJO KAJ GEEDZIĜIS

04/10/2017


O amor de fato não tem idade… e sempre é tempo de ser feliz! 
Ela tem 98. Ele, 94. Os dois se conheceram na academia e se casaram.

Gertrude Mokotoff e Alvin Mann estavam fazendo seus exercícios semanais quando um amigo em comum resolveu apresentá-los.

Depois de alguns encontros em restaurantes, os dois decidiram ficar, namorar e…

“Eu que tive que pedi-lo em casamento”, sempre diz a Gertrude.

“Eu achei que fosse muito novo pra ela”, brinca Alvin até hoje.

Os dois já tinham sete filhos, 12 netos e outros 7 bisnetos de outros relacionamentos.

Eles se casaram em julho deste ano na prefeitura da pequena cidade de Middletown, no estado de Nova Iorque nos EUA.

Ela preferiu que ele terminasse uma de suas faculdades, a de história, no ano passado para que pudessem firmar o compromisso.

Os dois saíram de lá no carro de Alvin, com ele ao volante, para a lua de mel.

Eles moraram juntos na casa que a própria Gertrude desenhou, anos atrás, apesar de ser formada em biologia.

Às vezes a gente acha que ele está acabando, meus amigos. Mas o amor, ele nunca envelhece.
La amo efektive ne havas aĝon, kaj ĉiam estas tempo esti feliĉa.
Ŝi aĝas 98 jarojn. Li, 94. Ili konis unu la duan en ekzercejo kaj geedziĝis.

Gertrude Mokotoff kaj Alvin Mann estis farantaj siajn semajnajn ekzercojn, kiam komuna amiko decidis prezenti unu al la alia.

Post kelkaj renkontiĝoj en restoracioj, la du decidis amindumeti, interamiĝi kaj...

“Estas mi, kiu devis peti lian manon”, ĉiam diras Gertruda.

“Mi trovis, ke mi estas tro juna por ŝi”, ŝercas  Alvino ĝis hodiaŭ.

Ambaŭ ili entute jam havis 7 gefilojn, 12 genepojn kaj 7 pragenepojn el aliaj kunvivadoj.

Ili geedziĝis en julio de tiu ĉi jaro, en la urbodomo de la malgranda urbo Middletown, en la usona ŝtato Nov-Jorkio.

Ŝi preferis, ke li finu la fakultaton, por ke ili efektivigu la geedziĝan interkonsenton.

La du foriris el tie per la aŭto de Alvino, kun li en la stirado, al la mielluno.

Ili ekloĝis kune en la domo, kiun Gertruda mem projektis jarojn antaŭe, malgraŭ tio, ke ŝi estas diplomita pri Biologio.

Kelkfoje oni kredas, ke ĝi estingiĝas, miaj amikoj. Sed tamen la amo neniam maljuniĝas.
FONTO: